Administracia juĝistaro en Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juro > Publika juro > Administracia juro > Administracia juĝistaro


En Alĝerio la administracia juĝistaro konsistas el:

  • la administraciaj tribunaloj;
  • la Ŝtata Konsilio.

Pri la jurkonfliktoj inter la civitanoj kaj la administracio unuainstance verdiktas la administraciaj tribunaloj.

Konstitucia kromleĝo de 1998 kreis la Ŝtatan Konsilion, kiu i.a. heredis la kompetentojn antaŭe atribuitajn al la Supera Kortumo. La Ŝtata Konsilio unua- kaj lastinstance verdiktas pri la jurkonstestoj kontraŭ ĝeneralaj aŭ individuaj decidoj de la centraj administraciaj aŭtoritatoj, de la landaj publikaj institucioj kaj de la landaj profesiaj organizaĵoj. Ĝi apelacie verdiktas pri la juĝdecidoj de la administraciaj tribunaloj. Fine, ĝi kasacie verdiktas pri la juĝdecidoj de iuj fakaj administraciaj juĝejoj.

La Ŝtata Konsilio rolas ankaŭ kiel konsilanto, i.a. donante sian opinion pri la al ĝi submetitaj leĝprojektoj.