Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo
UNRRA
ne-registara organizaĵo
organizaĵo por helpado vd
Dum 9-a de novembro 1943 - 30-a de junio 1947
Sekvanto International Refugee Organization
Sidejo Vaŝingtono
Lando(j) Germanio
vdr

Administrado de Unuiĝintaj Nacioj por helpo kaj renovigo (angle: United Nations Relief and Rehabilitation Administration, mallongigite UNRRA) estis internacia organizaĵo fondita en la jaro 1943 surbaze de Interkonsento de Vaŝingtono. Ĝia celo estis "plani, koordini, administri aŭ certigi helpon por viktimoj de la dua mondmilito en ĉiuj regionoj sub kontrolo de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pere de donado de nutraĵoj, brulmaterialo, vestaro, tegmentejoj, bazaj kaj sanbezonaĵoj, transportaj rimedoj, materialoj necesaj por revivigo de industrio, sterkaĵo kaj mastrumaj maŝinoj por renovigo de agrikulturo kaj pluaj bezonaj servoj."