Adoleska ribelo

Adoleska aŭ junula ribelo estas parto de socia evoluo ĉe adoleskantoj, celanta evoluigi identecon sendependan de gepatroj aŭ familio kaj kapablon por sendependa decidiĝo.[1] Adoleska ribelo kutime komenciĝas ĉirkaŭ la aĝo de 13 jaroj, kvankam en iuj kazoj ĝi povas komenciĝi 1-2 jarojn antaŭ pubereco. Ĝi tipe finiĝas inter la aĝoj de 18 kaj 24. Adoleskantoj povas eksperimenti kun malsamaj roloj, kondutoj kaj ideologioj kiel parto de ĉi tiu identec-evoluiga procezo.[2] Adoleska ribelo estas rekonata de psikologio kiel aro de kondutaj trajtoj, kiuj transcendas socian klason, kulturon aŭ rason;[3] iuj psikologoj tamen disputas la universalecon de la fenomeno.[4] Laŭ la Teorio pri Teroradministrado (d:Q1474856), la lojaleco de infano al gepatra aŭtoritato kaj mondkonceptoj povas malfortiĝi post malkovro, ke gepatroj, same kiel ili mem kaj ĉiuj aliaj, estas mortontaj. Ĉi tiu konscio kreas senkonscian bezonon de pli larĝa sekureco ol tiu provizita de gepatroj sole. Ĉi tio povas konduki al novaj kulturaj lojalecoj en la serĉado de pli daŭra sento de signifo. Adoleskantoj celas vidi sin kiel valorajn kontribuantojn al aspektoj de kulturo, kiuj plej konvinke postvivas aŭ transcendas la vivon de la individua mortonto. Tamen, ĉar gepatroj ankaŭ ensorbigas siajn kulturajn kredojn en la infanon, se la infano ne asocias la mortecon de la gepatroj kun siaj kulturaj kredoj, la ŝancoj de ribelo malpliiĝas.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rebellion and Defiance in Adolescents (en-US). Alirita 2020-07-24 .
- ↑ Teenagers: Why Do They Rebel? (angle). Alirita 2020-07-24 .
- ↑ Teen rebellion marks subconscious separation from parents (en-US) (2015-04-17). Alirita 2020-07-24 .
- ↑ (March 2005) “Parent–Adolescent Relationships in the Context of Interpersonal Disagreements: View from a Collectivist Culture”, Psychology and Developing Societies (en) 17 (1), p. 33–50. doi:10.1177/097133360501700103. 145296458.
- ↑ Thirty Years of Terror Management Theory.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Generacia breĉo
- Familia honoro
- Transgeneracia traŭmato
- Pozitiva plenkreska evoluo