Adolf Goering

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Goering
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1841 (1841-04-17)
en Lüchow
Morto 5-an de decembro 1906 (1906-12-05) (65-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo universitata instruisto • inĝeniero
vdr

Adolf GOERING (naskiĝinta la 17-an de aprilo 1841 en Lüchow, mortinta la 5-an de decembro 1906 en Berlino) estis germana inĝeniero kaj supera fervojliniisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis ekde 1859 en Hanovro kaj ekdeĵoris ĉe la generaldirekcio de la Hanovraj Ŝtataj Fervojlinioj ekde 1864. Ekde 1868 Goering estis ĉefkonstruisto ĉe Niederschlesisch-Märkische Staatsbahn kaj estis en 1871 registrara ĉefarkitekto ĉe la sudaj linioj de Magdeburg-Halberstädter Eisenbahn. Kiel sekciestro li gvidis la planon kaj konstruon de la fervojtrakaro inter Langelsheim kaj Clausthal en la harca regiono laborante ankaŭ por Deutz-Gießener Bahn. En 1877 Goering transprenis la nove fonditan katedron pri fervojlini- kaj tunelkonstruado ĉe la Reĝa konstruakademio berlina. En 1878 li nomumitis orda profesoro. Lia praktika laboraro ampleksis vere ĉiujn gravajn kampojn de fervojlinifarado inkluzive la stacidomajn areojn. Li okupiĝis pri projektrealigado sub tre malsamaj kondiĉoj. Kiel preleganto li tre ŝatis zorgado pri sistema aranĝo de stacidomoj. Ĉi-kampe li estis pioniro akademia.

Li verkis i.a.: »Eisenbahnbau« (7-a eldono, Berlino 1902), »Massenermittelung, Massenverteilung und Transportkosten bei Erdarbeiten« (4-a eldono, Berlino 1902); »Die Bauausführung der zweiten Weichselbrücke bei Dirsch« (Berlino 1890).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 137-138, kio legeblas tie ĉi interrete.