Adolf Malík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Malík
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1900 (1900-10-16)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Adolf Malík antaŭ mikrofono

Adolf MALÍK (naskita la 16-an de oktobro 1900 en Přerov; mortodato ne estas konata) estis ĉeĥa esperantisto, prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Esperantista Asocio antaŭ ĝia likvido en 1952.

Li naskiĝis en fervojista familio kaj ekde sia 17-a jaro estis fervora esperantisto. Li meritis pri renovigo de Verda Stacio post la dua mondmilito en Prago, kie li estis unu el ĉefaj parolistoj kaj prelegantoj. Li estis ankaŭ la ĉefa kunlaboranto de la gazeto Esperanto-Servo, kiu ĝis 1951 propagandis la komunisman politikon de Ĉeĥoslovakio pere de Esperanto. La 20-an de januaro 1946 li estis elektita kiel prezidanto de Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka respubliko (EAĈSR).

En 1951 la komunista registaro deklaris, ke Esperanto povas esti misuzita por kontraŭsocialisma propagando, pro tio la ĉeĥoslovaka esperantista asocio devas likvidiĝi. A. Malík klopodis savi la movadon per fondo de Internacia Ligo de Progresemaj Esperantistoj (ILPE), sed ankaŭ tio ne estis permesita. Post likvido de la asocio li forlasis la movadon, tial ne estas konate, kiam li mortis.

El liaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiam antaŭen! (Esperantista 1946, p. 13)
  • Nia interna ekzekutivo (Esperantista 1946, p. 61)
  • Rosteme! (Ni kreskas!, Esperantista 1947, p. 1)
  • Ĉu esti aŭ ne esti espeerantisto (Esperantista 1949, p. 17)
  • Nia kvinjara plano (Esperantista 1949, p. 10)
  • Niaj regionoj (Esperantista 1949, p. 9)
  • Rememoro pri mia mortinta edzino (Esperantista 1949, p. 15)
  • Por tagoj hodiaŭaj (Esperantista 1950, 33)
  • La porpaca movado en la mondo (Esperantista 1950, p. 25)
  • Sur novan vojon! (Esperantista 1951, p. 1)
  • Du mondoj (Esperantista 1951, p. 9)
  • Ni finas (Esperantista 1951, p. 133)

El liaj radioprelegoj[redakti | redakti fonton]

  • La nova registaro ĉeĥoslovaka
  • La dujara rekonstrua plano
  • Somera kursaro en Doksy
  • Datreveno de la slovaka revolucio
  • Ekspozicio de ĉs. pentristoj en Svislando
  • Unu jaro de nia radio-laboro
  • Smetana en Svedio antaŭ 90 jaroj
  • Jubileaj koncertoj de la ĉs. radio
  • La signifo de la nunjara 28. X.
  • Mikrofotografio
  • Pri la ĉefministro Klement Gottwald
  • Semajno en Ĉeĥoslovakio
  • Respondo al Radio Budapest

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Jiří Marek: Parolas patrino (Internacia Kulturo 1-2/1950, p. 8-9)