Adolf Maria Bocheński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Maria Bocheński
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1909 (1909-04-13)
en Ponykva
Morto 18-an de julio 1944 (1944-07-18) (35-jaraĝa)
en Ankono
Alma mater Lviva Universitato vd
Familio
Dinastio Q63532064 vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf Maria "Adzio" Bocheński (naskiĝis la 13-an de aprilo 1909 en Ponikwa (proksime al Brody), mortis la 18-an de julio 1944 apud Ankono) estis pola verkisto, politika publicisto, kavaliro de Malta Ordeno, subleŭtenanto de Polaj Militistaj Fortoj Okcidente. Distingita per Arĝenta Kruco de la Ordeno Virtuti Militari kaj trifoje per Kruco de Bravuloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenis de familio kun blazono Rawicz. Post abiturienta ekzameno foriris al Parizo, kie studis en lernejo por diplomatoj - École des Sciences Politiques, kiun li finis junie 1930, akirante la trian lokon inter ĉiuj studentoj devenantaj de pli ol 20 landoj de la mondo. Post reveno al la patrujo en 1932 magistriĝis pri juro ĉe Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo. En la unua duono de la 30-aj jaroj estis aktiva membro de Akademia Ligo "Myśl Mocarstwowa" (Penso Ŝtatpotenca).

Redaktoro kaj publicisto de la revuoj "Bunt Młodych" (Ribelo de Junuloj) kaj "Polityka" (Politiko). Konsiderita unu el la plej talentaj polaj politikaj verkistoj de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Apelaciis pri fortigo de ekzekutiva aŭtoritato en la ŝtato kaj apogo por sendependeco de Ukrainio. Adepto de marŝalo Józef Piłsudski, sed kritikisto de liaj pluraj elpaŝoj.

Dum agreso de Nazia Germanio al Pollando estis 30-jara. Li volis soldatservi, sed pro malbona sanstato oni ne volis lin akcepti. Post pluraj penoj kiel volontulo aliĝis al la Rezerva eskadrono de la 22-a Regimento de Ĉe-Karpatiaj Kavaliroj kaj batalis en la septembra kampanjo. Poste post agreso de Sovetunio kontraŭ Pollando la 17-an de septembro1939, kune kun sia regimento transiris al Hungario, kaj de tie al Francio. En franca militistejo Camp de Coëtquidan en Guer (Morbihan) finis substandardistan lernejon kaj kun Podhala Brigado partoprenis la batalon de Narvik. Tie pro batalemo kaj kuraĝo ricevis sian unuan Krucon de Bravuloj. Post evakuo de la brigado de Norvegio ĝis Bretonio kaj kapitulaco de Francio trapasigis trans Pireneoj soldatojn kaj oficirojn irantaj al Anglio. Post kelkaj monatoj ekiris al Sirio, kie eniris Karpatan Brigadon. Poste li estis enkorpigita en Regimenton de Karpataj Kavaliroj, kun kiu defendis Tobrukon kaj batalis apud Monto Kasino, kie estis vundita. Kiel soldato verkis por revuo "Przy kierownicy w Tobruku" (Ĉe la direktilrado en Tobruk).

Substandardisto de Memstara Brigado de Karpataj Pafistoj, kaj poste subleŭtenanto de Regimento de Karpataj Kavaliroj, danke al granda kuraĝo, ĝenerale konata neglekto al morto, sed antaŭ ĉio kolegema sinteno, gajnis grandan popularecon kaj estimon inter soldatoj. Mortfalis dum malarmo de mino, kion priskribis Melchior Wańkowicz en sia libro Zupa na gwoździu.

La silueton de Adolf Maria Bocheński memorigas ĝardenplacoj en Varsovio kaj Vroclavo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tendencje samobójcze narodu polskiego (Sinmortigaj tendencoj de la pola nacio), 1925
  • Ustrój a racja stanu (Reĝimo kaj ŝtata intereso), 1928
  • Między Niemcami a Rosją (Inter Germanio kaj Rusio, 1937
  • Artykuły zebrane 1941-1944 (Kolektitaj artikoloj 1941-1944), Italio 1944
  • Historia i Polityka. Wybór Publicystyki (Historio kaj Politiko. Elekto de Publikaĵoj), elektis, prilaboris kaj antaŭvortis Marcin Król, PIW, Warszawa 1989
  • Między Niemcami a Rosją, antaŭvorto: Mieczysław Pruszyński, 1994
  • Zanim powstała Kultura. (Antaŭ ol ekestis Kultura) Antologio de tekstoj de Adolf Maria Bocheński dediĉitaj al la pola priorienta politiko sub la redakto de Kazimierz Michał Ujazdowski, Lublin 2006

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Micewski, W cieniu marszałka Piłsudskiego (En la ombro de marŝalo Piłsudski), Warszawa 1968
  • Stanisław Cat Mackiewicz, Kto mnie wołał, czego chciał (Kiu min vokis, kion volis), PAX, Warszawa 1972
  • Adam Majewski, Zaczęło się w Tobruku (Tio komenciĝis en Tobruk), Lublin 1974
  • Marcin Król, Style politycznego myślenia. Wokół "Buntu Młodych" i "Polityki" (Stiloj de politika penasado. Ĉirkaŭ "Bunt Młodych" kaj "Polityka"), 1979
  • Ryszard Tomczyk, Myśl Mocarstwowa. Z dziejów młodego pokolenia II Rzeczypospolitej (Penso Ŝtatpotenca. El la historio de juna generacio de la Dua Pola Respubliko), Szczecin 2008