Adolf Meschendörfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Meschendörfer
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1877 (1877-05-08)
en Braŝovo
Morto 4-an de julio 1963 (1963-07-04) (86-jaraĝa)
en Braŝovo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf MESCHENDÖRFER (naskiĝinta la 8-an de majo 1877 en Brașov, mortinta la 4-an de julio 1963 samloke) estis rumanlanda verkisto germanlingva. Li apartenis al la minoritato de la transilvaniaj saksoj. Profesie li estis pedagogo kaj inter 1926 kaj 1940 estro de la renomita Honterus-gimnazio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Familia lia venis el la vilaĝo Meșendorf.[1] La filo de komercisto studis, post frekvento de hungarlingva komercadlernejo kaj germanlingva gimnazio, filologion, teologion kaj filozofion en Strasburgo, Vieno, Budapeŝto, Heidelberg Kluĵo kaj Berlino (1897-1901). En la 1903-a jaro li fondis kune kun Arthur Coulin kaj Ernst Kühlbrandt en Brașov artemulan societon Gesellschaft der Kunstfreunde.[2] En disertaĵo defendita en la jaro 1910-a Meschendörfer esploris pri Heinrich von Kleist kaj liaj prozaĵoj (Heinrich Kleist als Prosaschriftsteller).[3]

Inter 1907 kaj 1914 li eldonis la periodaĵon "Die Karpathen" kiu ege kaj decide influis la vojon de la germanlingvaj verkistoj de Transilvanio en la 20-a jarcento.[4] Solvo por politike ĉiam pligrandiĝanta influo de sia etno (pro simpla demografia kaŭzo) estus laŭ li la apogo de kulturo kaj edukado kaj aktiva intelektuala kunlaboro kun rumanoj kaj rumanlandaj hungaroj. La fruktodonan malfermitecon de "Die Karpathen" heredis kaj daŭrigis la gazetoj "Klingsor" (Brașov, 1924-39) kaj "Banater Monatshefte" (Timișoara, 1933-39). Krome Meschendörfer ege kontraŭbatalis anakronismojn kaj artajn fuŝitaĵojn. Tiugazete li mem estis publikiginta anomime kaj en serio la romanon Leonore: libroforma eldoniĝo estis en 1920. En 1908 li nuptis Cornelia Rhein. Inter 1926 kaj 1940 li estis gimnazia lernejestro. Ekde 1954 li anis ĉe Unuiĝo de rumaniaj verkistoj. Lia filo estis la pentristo kaj grafikisto Harald Meschendörfer, lia nevo estas la edonisto Hans Meschendörfer.[5]

Verkiste[redakti | redakti fonton]

Verkante kaj eldonante li ege influis la germanlingva literaturo en Rumanujo. La romano Leonore (1908) taksatas la unua moderna siaspece en la transilvania literaturo: La vojaĝemulo kaj dando Dr. Svend konatiĝas en Brașov kun klerita kaj emancipiĝema Leonore - kaj fasciniĝas per la tuta urba medio. Taglibre kaj epistole rakontatas ĉio de Svend. La stilo memorigas onin pri germana impresionismo kaj pri la verko Niels Lyhne de Jens Peter Jacobsen.

Lia aŭtumna poeziaĵo Siebenbürgische Elegie (1927) oftege plutraktitis de multaj aliaj lokaj aŭtoroj. Aliaj poemoj kaj ĉiuj dramoj aliaflanke ne tro ŝatitis de la legantaro. Danke al la romano Die Stadt im Osten lia naskiĝurbo ricevis amdeklaron (faritan de la maljuna protagonisto retrospektive): por ĝi aljuĝis en 1932 arĝentan medalon la Germana akademio.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vorträge über Kultur und Kunst, 1906
  • Leonore. Roman eines nach Siebenbürgen Verschlagenen, 1908 (nova eldono: Traversion, Dietingen 2012, ISBN 978-3-906012-02-5)
  • Siebenbürgische Elegie, 1927
  • Gedichte, 1930
  • Die Stadt im Osten, romano, 1931
  • Dramen, 1931 (Abt von Kerz; Michael Weiß; Vogel Phönix) 1931 - la dramoj tute ne furoris ...
  • Der Büffelbrunnen, romano, 1935 (pri simpla instruisto kiu iĝis danke al ekkono de virino popola politikisto)
  • Siebenbürgen, Land des Segens, Lebenserinnerungen, Prosa, Gedichte, 1937
  • Siebenbürgische Geschichten, 1947 (humoraĵoj)
  • Als man noch die Soldaten fing, 1966
  • Gedichte, Erzählungen, Dramen, Aufsätze, 1978

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Edith Konradt: Grenzen einer Inselliteratur. Kunst und Heimat im Werk Adolf Menschendörfers (1877-1963). Frankfurt am Main k.a.: Lang 1987. (=Europäische Hochschulschriften; Reihe 1, Deutsche Sprache und Literatur; 1029) ISBN 3-8204-1215-8
  • Ernst Kulcsar: Literatur des Abwegs – Literatur des Irrwegs. Die siebenbürgisch-deutsche Literatur in der Mitte des 20. Jahrhunderts. Eine literatursoziologische Untersuchung am Beispiel von Adolf Meschendörfer, Hans Liebhardt und Arnold Hauser. Disertaĵo, Erlangen-Nürnberg 2001.
  • Heinz Schullerus: Adolf Meschendörfers Siebenbürgische Zeitschrift "Die Karpathen" 1907-1914. Sporn, Zeulenroda 1936.
  • Sienerth, Stefan, "Meschendörfer, Adolf" ĉe: Neue Deutsche Biographie 17 (1994), p. 206-207 (interrete tie ĉi)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-11. Alirita 2022-06-06.
  2. http://www.muzeulartabv.ro/assets/docs/Date%20Biografice.pdf
  3. https://www.meschendoerfer.de/adolfm.html/
  4. Tie publikigis artikolojn ne nur lokaj modernemaj verkistoj kiel Johann Plattner, Eduard Schullerus, Hermann Klöß sed ankaŭ kelkaj el la resto de Germanlingvio (ekz. Detlev von Liliencron, Richard Dehmel, Gustav Falke. Gravis krome la venigo de germanlingvaj verkistoj al Banato (ekz. Adam Müller-Guttenbrunn, Otto Alscher).
  5. Kulturportal West-Ost – Meschendörfer, Hans[rompita ligilo]