Adolf Schullerus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Schullerus
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1864 (1864-03-07)
en Făgăraș
Morto 28-an de januaro 1928 (1928-01-28) (63-jaraĝa)
en Sibiu
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungara reĝlandoRumanio
Familio
Patro Gustav Adolf Schullerus
Frat(in)oj Fritz Schullerus • Anna Schuller-Schullerus
Okupo
Okupo lingvistopolitikisto
vdr

Adolf SCHULLERUS (naskiĝinta la 7-an de marto 1864 en Făgăraș, mortinta la 28-an de januaro 1928 en Sibiu) estis hungarlanda kaj rumanuja intelektulo gravega, lingvisto, (region)historiisto, etnologo, folklorfakulo, verkisto, politikisto kaj teologo. Li anis ĉe la plejmulto de la transilvaniaj saksoj. Inter 1919 kaj 1926 li estis senatoro de la Germana partio de Rumanio (Partidul German din România) en la parlamento en Bukareŝto kie li engaĝiĝis ĉefe por priedukaĵoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro Gustav Adolf Schullerus estis protestantisma pastoro en Făgăraș.[1] Inter la gefratoj iĝis famaj Anna Schuller-Schullerus, rakontistino kaj verkistino, kaj la fratro Fritz Schullerus, pentristo rimarkinda kiu mortis tre juna. En la aĝo de 8 jaroj la familio translokiĝis al Dealu Frumos, naskiĝurbo de la patro kiu tie devis ekparoĥestri. Schullerus studis post trapaso de la abiturienta gimnazio ĉe Brukenthal-gimnazio en Berno, Leipzig kaj Budapeŝto. Liaj profesoroj estis i.a. Georg Curtius, Rudolf Hildebrand kaj József Szinnyei. Doktoriĝo fariĝis en 1886 per laboraĵo pri la Walhalla-kredo. En 1887 li iĝis lernejestro de la baza kaj metia lernejo en Agnita kie li nuptis la koleginon Gertrud Stühler. Du jarojn poste li iĝis trejnisto de instruontoj en Sibiu por la fakoj de germana respektive hungara lingvo kaj literaturo. Li pliampleksigis la germanan lernmaterialon per saksa folkoro skribante lernolibron kaj metodikan gvidilon por efika instruado de la hungara lingvo; de la lernolibro faritis traduko en la rumanan fare de Iosif Popovici. Inter 1892 kaj 1927 Schullerus eldonis la etnologian-regionhistorian fakgazeton "Korrespondenzblatt des Vereins für Siebenbürgische Landeskunde" kaj inter 1892 kaj 1899 la etnografiajn paĝojn de "Jahresbericht über Erscheinungen auf dem Gebiet der germanischen Philologie" (Berlino). Ekde 1895 li redaktis kun Friedrich Teutsch la kalendaron Kalender des Siebenbürgischen Volksfreunds kaj estis en 1897 kunfondinto de la gazeto eklezia "Kirchlichen Blätter". Post la morto de la unua edzino en 1896 pro malsano pulmona li edzinigis Hilda Teutsch. Post la morto patra li deĵoris ekde 1900 pastorece en Cincu antaŭ la elekto je pastoro en Sibiu en 1907. Post 1918 li organizis en la rolo de vicepiskopo teologikursojn en Sibiu; li estis liberala teologo kaj ŝatis modernan biblikritikon.

Same kiel Rudolf Brandsch Schullerus estis ano de la "Verduloj" inter la germanlingva politikistaro en Hungarlando kiuj celis la plibonigon de la stato de ĉiuj germanlingvanoj, ne nur de la saksoj, kaj la malhelpon de hungarigo. En 1897 li vizitis la lernejojn de la banataj ŝvaboj kaj admonis la banatanojn germanlingvajn je nacia fiero. Helpo konkreta estis la trejno de talentitaj banataj knaboj ĉe transilvaniaj lernejoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj esploroj pri popolrakontoj konsideris ankaŭ rumanajn kaj hungarajn kaj la interetnaj influoj. Li skribis la antaŭparolon por la kolekto de hungaraj popolfabeloj de E. Sklarek. Sekvante la ekzemplon de Lazăr Șăineanu li provis post la Unua mondmilito ordoni la amason da popularprozaĵoj en Rumanio laŭ la sistimo tipologia de Antti Aarne; tiaĵoj tiutempe ĝenerale tre ŝatatis. Internacie li pleje famiĝis per tiu katalogo pri rumanaj popolfabeloj kaj anekdotoj.

Adolf Schullerus publikigis la unuan version de vortaro de la dialekto germana de la transilvaniaj saksoj, Siebenbürgisch-Sächsisches Wörterbuch kiu aperis en 1908 en Strasburgo en la eldonejo de Karl Trübner.[2] Post la morto de Johann Wolff en 1893 Schuller ekresponsis pri la eldono de vorto-materialon kolektitan dum unu jarcento. Li ja ŝanĝis la iaman koncepton kaj enirigis vortaren ne nur lokajn vortojn sed ankaŭ vortojn el la tuta areo de transilvaniaj saksoj, krome vortojn duondialektajn de saksoj vivantaj malvilaĝe. Kompletigitis la tuto per interesaj informoj etnografiaj-kulturhistoriaj; li verkis laŭ modernaj metodoj (ekz. per enketoj kaj demandiloj plenigotaj de vilaĝanoj). Li verkis krom la enkondukon la paĝoj de la literoj A ĝis C kaj de la litero E. Okaze de studvojaĝo al Luksemburgio li povis provi - kontraŭ la asertoj de Gustav Kisch - ke la transilvaniaj dialektoj ne originus el ununura prapatrujo kaj ke similaĵoj inter la luksemburga lingvo kaj la dialektoj en Transilvanio ne estus samradikaj. Kiam li mem verkis dialekte li antaŭ ĉio celis la propagandon por la uzo kaj la subteno de la dialekto.

Pedagogio[redakti | redakti fonton]

  • Handbuch für den magyarischen Sprachuntericht an Volksschulen mit deutscher Unterichtssprache, Sibiu, 1902
  • „Carte de cetire și gramatica maghiară pentru școalele poporale în limba de propunere română”, împreună cu I. Popovici, Sibiu, 1904
  • Michael Albert, sein Leben und Dichten. Sibiu 1898. – Bibliographie der Werke und Abhandlungen M. Albert’s im Korresp.-Blatt d. Vereins f. siebenb. Landeskunde 1898, p. 114–117.

Beletristiko[redakti | redakti fonton]

  • De Wedmed, Brașov, 1891
  • De Dilung (Die Teilung), Brașov, 1892
  • Af dem Fraenverinsball (Auf dem Frauenvereinsball), Brașov, 1893
  • Ein Tropfen Schlaf, Sibiu, 1896
  • Die lange Nacht, Sibiu, 1899
  • Erika Brukenthalia, Sibiu, 1901
  • Vun em Daskel diden näst Zäcklesch kangd, (Despre un dascăl care nu înțelegea ungurește), Sibiu, 1906
  • Geschichten vum Tschiripik (Geschihcten vom Tschiripik), Sibiu, 1928
  • Tipologia basmelor românești și a variantelor lor - Editura Saeculum, 2006
  • Siebenbürgisch-sächsische Volkskunde im Umriss, Leipzig, 1926; Augsburg, 1998
  • Scurt tratat de etnografie a sașilor din Transilvania (Traduko far Bianca Bican; volumo de Siebenbürgisch-sächsische Volkskunde im Umriß), Editura Meronia, Bukareŝto, 2003, ISBN 973-8200-35-0
  • Siebenbürgisch-sächsisches Wörterbuch. Bd. 1. [A - C], Editura Gruyter, 1925
  • Siebenbürgisch-sächsische Volkskunde, Editura Bechtermünz, 2001
  • Aus dem Schatzhause der Heiligen Schrift: Sechs Vorlesungen über Bibel und Biblische Geschichte (1898), Kessinger Publishing, 2010, ISBN 1160509158 + ISBN 1160307660
  • Ungarische Volksmärchen: Ausgewählt und übersetzt (1901) Kessinger Publishing, 2009, ISBN 1104518279 + ISBN 110456968X

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carl Göllner, Adof Schullerus. Sein Leben und Wirken in Wort und Bild., Kriterion-eldonejo, București, 1986
  • Ovidiu Papadima, „Opera lui Schullerus și raporturile ei cu etnografia românească”, din: Literatura populară română (p. 530-573), București, 1968

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]