Adolf Sproeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sproeck.jpg
Sproeck1977.jpg

Adolf SPROECK (naskiĝis 5-an de marto 1890 - mortis la 25-an de marto 1978) estis germana esperantisto, aktiva pli ol 70 jarojn en la Esperanto-movado.

Adolf Sproeck estis filo de la tajlormajstro Johann Sproeck kaj ties edzino Johanna. Li vizitis la elementan lernejon (Volksschule).

Sproeck estis elstara kursgvidanto, kunlaboranto en pluraj movadaj periodaĵoj, funkciulo en la germana Esperanto-movado, honora membro kaj multjara prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin (ELB) de 1950 ĝis 1971. En 1961 li ricevis la honorbroŝon de GEA. En 1969 aperis lia kolekto de satiraj noveloj kaj poemoj "La skurila libro". Restis en manuskripta formo lia traduko de la kompleta Faŭsto de Goethe. Li kunlaboris en „Germana Antologio

En 1907 li lernis Esperanton, gvidis en Saksujo en 1910 sian unuan Esperanto-kurson, fondis en 1911 la unuan Laboristan Esperanto-Unuiĝon en Berlino, en kiu li estis engaĝita ĝis 1928.Sproeck rilate al aliĝo de Laborista Esperanto-Unuiĝo al Esperanto-Gruparo Berlin en 1912 notis: „Ni provu, ĉu estas eble kune kun la burĝaj grupoj labori por nia komuna celo.“

En 1912 li membriĝis en SPD (Socialdemokrata Partio de Germanio).

Dum la Unua Mondmilito li devis militservi kiel radiotelegrafisto kaj skribis nun kiel „Sproeck, nuntempe sur militkampo“ en la gazeto de la laboristaj esperantistoj „Cirkulero anstataŭ Antaŭen“ pli kritike pri laborunuiĝo de GLEA (Germana Laborista Esperanto-Asocio) kaj GEA (Germana Esperanto-Asocio). Li skribis: „Mi ne volas aserti, ke ĉiuj burĝaj esperantistoj havas la opinion de s-ro d-ro Steche, sed tre multaj el ili pruvis dum la milito, ke por ili estas tre simpatia la utiligado de Esperanto en „popolisma senco“. Kaj tio nin dividas.” (Sproeck 1918, Wollenberg 1993)

De 1924 ĝis 1927 li estis redaktoro de „Der Arbeiter-Esperantist" (La Laborista Esperantisto), la gazeto de LEA. El lia plumo aperis artikoloj pri memkompreno de laborista esperantistaro kaj li publikigis unu tre gravan en 1924 pri la disvastigo de Esperanto ekstere de la movado. Hans Breitenbach elstarigis en sia nekrologo en 1978 “multe atentatan artikolon” de Sproeck el 1924 „kun bazaj ideoj pri disvastigado de lingvo ne tiel multe en aparta movado sed en diversaj kadroj de kultura kaj kleriga agado kun internacia impeto“ (Breitenbach 1978).

En 1925 li faris sian majstran ekzamenon. Propran metiejon-vendejon li ekde 1938 posedis en Berlin - Prenzlauer Berg.

En 1930 en Berlin delegitoj de 14 grupoj de LEA fondis la Socialistan Esperanto-Asocion (SEA), socialdemokrate orientitan organizaĵon. Sproeck fariĝis la redaktoro de ĝia gazeto “Sciigilo” (Germana Esperantisto 10/1930).


„La Duan Mondmiliton mi ne devis partopreni kiel filo de juda patrino“, li skribis en konciza biografieto en 1965.

Post la milito li estis distrikta parlamentano en Prenzlauer Berg por la partio SPD. Li translokiĝis en 1949 al Okcidenta Berlino. Lia vendejo en Orienta Berlino estis eksproprietigita en 1952.

Poste li malfermis novan vendejon en la urboparto Charlottenburg.

Li fariĝis la dua prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin por pli ol 20 jaroj de 1950 ghis 1971. En la jaro antaue li kiel LKK-prezidanto tre sukcese gvidis la organizadon de la 38a Germana Esperanto-Kongreso en Okcidenta Berlino. Protektanto estis siatempe la Prezidanto de la Parlamento de Berlin, Willy Henneberg.

Germana Esperanto-Revuo en Junio 1960 enhavas la dankon “al niaj agemaj ges-anoj Adolf Sproeck kaj Hertha Franck” (Fakdelegitino de UEA por turismo) kaj la pritakson: „Plej granda sukceso shajnas al mi kuŝi en tio, ke ĝi estis unika okazo por “translimaj” interrenkontiĝoj.” (Jfb 1960) Estis unu jaro antau konstruo de la Berlina Muro.

Kiel Esperanto-instruisto li ankaŭ en tiu tempo daure agadis kaj apartenis al la Ekzamena Komisiono de ELB.

Poemtraduko[redakti | redakti fonton]

"Lotuso" de Heinrich Heine elgermanigis Adolf SPROECK originale aperis en Norda Prismo, 1956/2, p. 65.

Lotuso timas ardan Radion de la sun'. Ĝi klinas sin kaj revas, Atendas al nokta Lun'.

Lun' estas ĝia amato, Noktbrile vekas ĝin, Ka) ĝia ĉasta floro Al Luno malkovras sin.

Ĝi floras, ĝi odoras, Turmentas ĝin sopir'. Ĝi tremas kaj ĝi ploras Pro amo kaj kordezir'.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BI 5/1978 („in memoriam Adolf Sproeck“ de Hans Breitenbach nome de ELB)
  • BI 10/1970 „Adolf Sproeck - okdekjara“ de Hans Breitenbach,
  • BI 12/1965 - Adolf Spoeck 75-jara! de Erich Dahlmann,
  • BI 12/1960 „Jubileanto Adolf Sproeck“ de Emmi Stox (2. prez. de ELB)
  • Breitenbach, Hans: „in memoriam Adolf Sproeck“, Berlina Informilo 5/1978
  • Breitenbach, Hans: „ Adolf Sproeck – okdekjara!“, Berlina Informilo 10/1970
  • Dahlmann, Erich: „Adolf Sproeck – 75-jara!“, Berlina Informilo 12/1965
  • Jfb.:“La pentekostaj tagoj 1960 en Berlin – Chirkau la 38a Germana Esperanto-Kongreso“, en: Germana Esperanto-Revuo, Junio 1960, paghoj 61, 63-64
  • Wessel, Lena: „Kongresaj portretoj“, Germana Esperanto-Revuo, Julio 1960, p. 77
  • Sproeck, Adolf: „Socialistaj kaj burĝaj esperantistoj“, en: Antauen 2/1912, p. 10
  • Sproeck, Adolf: „Pri kritika chirkaurigardo okaze de la jarfino“, en: Antauen 1/1914, p 6
  • Sproeck, Adolf: „Pri la demando de la laborunuigho“, en: Cirkulero anstatau Antauen, sept./ okt. 1918
  • Sproeck Adolf: „Mein Lebenslauf“ (Mia konciza biografieto), 5a de okt. 1965
  • Stox, Emmi: „Jubileanto Adof Sproeck“,Berlina Informilo 12/1960
  • Wollenberg, Fritz: El la historio de la Esperanto-movado en Berlin, Unua parto 1903-1918, Esperanto-Liga Berlin 1993, paghoj 48-53
  • Wollenberg, Fritz (Red.): Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlin, Jubilea Libro – 1903 – 2003, Mondial, Berlin, New York. 2006, paghoj 330-331, 349