Adolf von Harnack
| Adolf von Harnack | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 7-an de majo 1851 en Tartu |
| Morto | 10-an de junio 1930 (79-jaraĝa) en Heidelberg |
| Tombo | Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin (en) |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio Rusia Imperio |
| Alma mater | Imperia universitato de Dorpat Universitato de Lepsiko |
| Memorigilo | |
| Familio | |
| Patro | Theodosius Harnack (mul) |
| Patrino | Marie Harnack (mul) |
| Frat(in)oj | Axel Harnack (mul) |
| Edz(in)o | Amalie von Harnack (mul) |
| Infano | Ernst von Harnack (en) |
| Okupo | |
| Okupo | teologo verkisto historiisto de religioj tradukisto universitata instruisto bibliotekisto historiisto de kristanismo protestanta teologo |
Carl Gustav Adolf von HARNACK (denaske Harnack; 7a de Majo 1851 – 10a de Junio 1930) estis balt-germana luterana teologo kaj elstara historiisto pri eklezio kaj ĝenerale pri religioj. Li produktis multajn religiajn publikaĵojn el 1873 ĝis 1912 (en kiuj li foje estis literumita kiel Adolf Harnack). Li estis nobeligita (kun la aldono de von al sia nomo) en 1914.
Harnack sekvis la influon de la Helenisma filozofio sur prakristanaj skribaĵoj kaj alvokis kristanojn al demando pri la aŭtenteco de doktrinoj kiu stariĝis en la frua Kristana Eklezio. Li malakceptis la historiecon de la Evangelio laŭ Johano favore al la Sinoptikaj evangelioj, kritikis la Apostola Kredo, kaj promociis la Socian Evangelion.
En la 19-a jarcento, pli forta kritikaro floris en Germanio, establis histori-kritikan metodon kiel akademia normigo por interpretado de la Biblio kaj kompreno de la historia figuro de Jesuo. La laboro de Harnack estas parto de la reagon al la skolo de Tubingeno, kaj reprezentis revivigon de la tradicio.
Krom siaj teologikaj aktivecoj, Harnack estis distingita organizanto de sciencoj. Li ludis gravan rolon en la fondo de la Kaiser-Wilhelm-Societo kaj li estis ties unua prezidanto.
| ||||||

