Adolfo López Mateos
| Adolfo López Mateos | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Adolfo Felipe Neri Matteios | |||||
| Naskiĝo | 26-an de majo 1910 en Ciudad López Mateos | ||||
| Morto | 22-an de septembro 1969 (59-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | enkrania aneŭrismo | ||||
| Tombo | Atizapán de Zaragoza | ||||
| Lingvoj | hispana vd | ||||
| Ŝtataneco | Meksiko | ||||
| Alma mater | Universidad Autónoma del Estado de México (en) | ||||
| Partio | Revolucia Institucia Partio | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Esperanza López Mateos (en) | ||||
| Edz(in)o | Eva Sámano (en) | ||||
| Infanoj | Eva Leonor López-Mateos Sámano (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto advokato | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adolfo LÓPEZ Mateos (prononcu [aˈðolfo ˈlopes maˈteos], proksimume aDOLfo LOpes maTEos; Atizapán de Zaragoza, Estado de México,[1][2] 26-an de majo 1909-Meksikurbo, 22-an de septembro 1969) estis meksika advokato kaj politikisto, kiu oficis kiel prezidanto de Meksiko de la 1-a de decembro 1958 ĝis la 30-a de novembro 1964.[3]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia deveno estas necerta krom tio, ke lin naskis Elena Mateos inter 1908 kaj 1910. Lia propra versio estis, ke li naskiĝis en Atizapán de Zaragoza la 26-an de majo 1910 kaj ke lia patro estis Mariano Gerardo López, kvankam aliaj registroj indikas, ke tiu mortis jam en 1904.[4]
Li estis bibliotekisto, oratoro, amanto de boksado, kaj fervora marŝisto dum la juneco. Li disponigis sian oratoran talenton al José Vasconcelos dum ties kampanjo por la prezidanteco, sed koliziis kun la subpremo kontraŭ subtenantoj de Vasconcelos fare de Plutarco Elías Calles, kiu provis konservi la ĉefecon de la Nacia Revolucia Partio (PNR).[5] Li vojaĝis al Gvatemalo por savi sin kaj mallonge forlasis politikon. Reveninte en Meksikon, li advokatiĝis en 1934 ĉe la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko. Li membriĝis en PNR, tiam renomita kiel Partio de la Meksika Revolucio, en 1941. Li fariĝis profesoro kaj direktoro, inter 1944 kaj 1946, de la edukejo kie li estis ricevinta sian mezan kaj bakalaŭran edukadon, t.e. la Aŭtonoma Scienca kaj Literatura Instituto (ICLA), nun Aŭtonoma Universitato de la Ŝtato Meksiko.
Al López estis komisiitaj diversaj taskoj rilataj al edukado kaj diplomatio dum la jardeko de 1940. Li fariĝis nacia senatano por Ŝtato Meksiko de 1946 ĝis 1952 kaj oficis kiel Sekretario de Laboro en la prezido de Adolfo Ruiz Cortines, de 1952 ĝis 1957. En tiu jaro li nomumiĝis kiel kandidato por la prezidanteco fare de la Institucia Revolucia Partio. En la elektoj de 1958 li venkis la kandidaton de PAN, Luis H. Álvarez, fariĝante la dua prezidanto naskita en la 20-a jarcento, kaj la dua, kiu ekprezidis je aĝo de 49 jaroj.
López prezentis sin kiel la unuan maldekstreman prezidanton post Lázaro Cárdenas, deklarante ke lia regado estas, "kadre de la Konstitucio, ekstrem-maldekstrisma",[6] sed fakte serĉis ekvilibron inter konservativaj kaj progresismaj fortoj. Lia administracio kreis la Instituton pri Socialaj Sekureco kaj Servoj de Ŝtataj Laboristoj, la Nacian Komisionon por Senpagaj Lernolibroj, kaj la Nacian Muzeon de Antropologio. Li gvidis la naciigon de la elektra industrio dum epoko de ekonomia kreskego kaj malalta inflacio, la tiel nomata Stabiliga Evoluado.[7]
En ekstera politiko li favoris kontraŭintervenismon kaj publike apogis la postrevolucian registaron de Fidel Castro en Kubo, sed malpublike kunlaboris kun Usono por subpremi por-Kubajn manifestaciojn, kaj malhelpi kaj kontroli vojaĝadon inter Meksiko kaj Kubo.[8] Li finis la Disputon de Chamizal per interkonsento kun Usono.
López perforte subpremis plurajn politikajn kontraŭantojn kaj sindikatanojn. La plej konataj epizodoj estis la murdo de la kamparana gvidanto Rubén Jaramillo fare de la armeo kaj la aresto de la sindikatestroj Demetrio Vallejo kaj Valentín Campa.
Li estas laŭdita pro siaj politikoj de redistribuo de tero kaj naciigo de energio, kaj siaj programoj pri sano kaj edukado, sed kritikita pro siaj agoj de subpremado. Bilance, li ĝuis grandegan popularon, kaj kutime taksiĝas kiel unu el la plej popularaj prezidantoj de Meksiko en la 20-a jarcento, kune kun Lázaro Cárdenas kaj Adolfo Ruiz Cortines.[9][10][11] Li mortis en 1969, je aĝo de 60 jaroj, kvin jarojn post la fino de lia prezido, kaj post dujara komato pro subita krevo de pluraj cerbaj aneŭrismoj.
| Antaŭe: | Prezidanto de Meksiko | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Adolfo Ruiz Cortines | 1958-1964 | Gustavo Díaz Ordaz |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [1] Investigación genealógica sobre Adolfo López Mateos (alirita 27-an de junio 2022.)
- ↑ [2] "El guatemalteco que gobernó México", Soledad Loaeza (alirita 27-an de junio 2022.)]
- ↑ Villalpando, José Manuel. (decembro 2010) Historia de México a través de sus gobernantes, 2‑a eldono, p. 205–206. ISBN 978-970-37-0770-6.
- ↑ Gómez Gallardo Latapí kaj Sanchiz Ruiz, 2016, p. 139.
- ↑ Roderic Ai Camp, "Adolfo López Mateos" en Encyclopedia of Latin American History and Culture, vol. 3, p. 459. New York: Charles Scribner's Sons 1996.
- ↑ Beaver County Times. 29-a de marto 1961.
- ↑ . El desarrollo estabilizador (6-an de aprilo 2018). Alirita 2019-05-31 .
- ↑ Keller, Renata. 2015. Mexico's Cold War: Cuba, the United States, and the Legacy of the Mexican Revolution. Cambridge: Cambridge University Press. 60-72.
- ↑ Adolfo López Mateos: ¿El mejor presidente?. Proceso. Alirita 2018-09-11 .
- ↑ Claroscuro. La histórica popularidad. SDP Noticias. Arkivita el la originalo je 2018-09-11. Alirita 2018-09-11 .
- ↑ Guia.

