Adolfovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50° 11′ 58″ N 17° 11′ 34″ O / 50.19944 °N, 17.19278 °O / 50.19944; 17.19278 (mapo)
Adolfovice
germane: Adelsdorf
domaro
Adolfovice (Bělá pod Pradědem) H. Venkovské stavení.jpg
Adolfovice
Oficiala nomo: Adolfovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Bělá pod Pradědem
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Memorindaĵo Tombejo de militkaptitoj
Domoj 253 2010
Rivero Bělá
Situo Adolfovice
 - alteco 463 m s. m.
 - koordinatoj 50° 11′ 58″ N 17° 11′ 34″ O / 50.19944 °N, 17.19278 °O / 50.19944; 17.19278 (mapo)
Plej alta punkto 508
Katastro 34,96 km² (3 496 ha) Adolfovice
Loĝantaro 782 (2001)
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 787 01, 790 85
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Adolfovice
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Adolfovice, (germane Adelsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Bělá pod Pradědem en distrikto Jeseník. En malnovaj kronikoj antaŭe estis uzata ankaŭ nomo Adolfov, kiun oni ĉesis uzi. Adolfovice etendiĝas en valo de rivero Bělá, norde ĝi ligas al Bukovice ĉe Jeseník kaj sude al Domašov.

Adolfovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 34,96 km2.

Historio[redakti | redakti fonton]

Adolfovice estas unuafoje menciata en la jaro 1284 kiel konsisto de posedaĵo ĉefdiocezo Vroclavo apartenanta al burgo en Otmuchów.

En la jaro 1506 la vilaĝo denove troviĝas en posedaĵo de episkopo, kiu tiujare la tutan senjorujo Frývaldov (nun Jeseník) lombardis al augsbursgaj entreprenistoj Fuggeridoj, sed jam en la jaro 1547 ĝi estis enmembrigita reen al episkopaj bienoj. Ankaŭ en Adolfovice, kiel cetere en la tuta vasta ĉirkaŭaĵo de Jeseník, ekde mezepoko ĝis la tridekjara milito estis minata kaj vulgare prilaborata fererco. La municipon signife tuŝis ĉasado de sorĉistinoj en la 17-a jarcento, precipe dum ties kulmino en la jaro 1651, kiam perdis la vivon 14 ĉi tieaj loĝantoj; brulmortigitaj estis eĉ unujara kaj okjara knabino.

En la jaro 1964 Adolfovice estis kunigita kun najbara municipo Domašov, per kio estiĝis nova muunicipo - Bělá pod Pradědem.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj de Adolfovice laŭ kalkulado aŭ aliaj oficaj registroj:

Jaro 1806 1836 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1939 1947 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 826 1053 1315 1517 1485 1375 1272 1163 1254[p 1] 1196 676 799 668 602 741 779 782
  1. el tio: 2 ĉeĥoslovakoj, 1244 germanoj; 1240 rom. kat., 7 evang., 3 sen konfesio.

En Adolfovice estas registritaj 253 adresoj : 244 daŭre loĝigitaj domoj kaj 9 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 214 domoj, el tio 198 daŭre loĝigitaj.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kulturaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naturmemorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

kaj sur la teritorio de Adolfovice troviĝas ankaŭ:

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]