Adolph Ferdinand Gehlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolph Ferdinand Gehlen
(1775-1815)
germana kemiisto
germana kemiisto
Persona informo
Naskiĝo 15-a de septembro 1775
en Bytów, Pomeranio,  Pollando
Morto 15-a de junio 1815
en Munkeno,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Journal für Chemie und Physik (1806-10), Universitato de Königsberg, Reĝa Akademio pri Sciencoj de Bavario, Universitato de Vroclavo
Profesio
Okupo kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolfo Ferdinando Geleno (1775-1815) estis germana kemiisto, li estis filo de luterana apotekisto Jakobo Ferdinando Geleno; lernanto de Karl Gottfried Hagen (1749-1829) en la Universitato de Königsberg, samklasano kaj asistanto de la apotekisto Valentino Rozo la juna (1762-1807), en Berlino[1]. En 1804 li fariĝis profesoro pri kemio en la "Reĝa Akademio pri Sciencoj" de Bavario, apud Munkeno.

Geleno estis la unua kiu esploris kaj registris la reakcion kaj la efektojn de la lumo sur la saloj de platina klorido. Li rimarkis ke la ultraviola radiado ŝanĝis la koloron de la platinaj saloj kaj igis la ferikajn salojn precipiti sub la formo de ferozaj substancoj[2]. En 1807, la Bavara Akademio pri Sciencoj starigis departementon pri kemio en Munkeno. Geheno estas nomumita ties direktoro. En 1815, la akademio komencas konstruadon de kemia laboratorio, tamen, Geleno mortis en tiu jaro pro arsena venenado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Geleno estis viktimo de variolo, kiu damaĝis liajn aŭdorganojn. En Berlino, li konatiĝis kun Martin Heinrich Klaproth (1743-1817) kaj faris multajn progresojn en siaj kemiaj studoj. Kvankam liaj skribaĵoj donis al li iom da rimarkindeco, lia eksterordinara valoro estis dividita nur kun tiuj pli intimaj aŭ tiuj kiuj tenis la kutimon interkorespondi kun li. Inter 1803 kaj 1805 li estis kun-eldonisto de la "Revuo pri Kemio" kaj poste de la "Revuo pri Fiziko kaj Kemio". En 1806, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Halle an der Saal kie li doktoriĝis kaj eklaboris kiel privata docento en la Instituto de Johann Christian Reil (1759-1813) kiel zookemiisto. En 1807, li eniris en la Reĝa Akademio pri Sciencoj de Bavario, en Munkeno, kiel kemiisto. Tie li faris plurajn kontribuojn en la areoj pri minado, metalurgio, fabrikadoj de vitraĵoj kaj porcelanoj, inter aliaĵoj.

Dum kelka tempo li sin donis al gravaj eksperimentoj pri alojoj da metaloj kun arseno, kaj tio kaŭzis al li malfeliĉan akcidenton, kiel konsekvenco de preparado kaj spirado de eta kvanto da substancoj, metante finon al lia vivo, en la 15-a de julio 1815.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]