Adolph Strecker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adolph Strecher
(1822-1871)
Germana kemiisto, kiu estas ĉefe rememorigita pro liaj esploroj rilate al la aminoacidoj. Dum provo je sintezo de la laktata acido li malkovris la alaninon.(1850)[1]
Germana kemiisto, kiu estas ĉefe rememorigita pro liaj esploroj rilate al la aminoacidoj. Dum provo je sintezo de la laktata acido li malkovris la alaninon.(1850)[1]
Persona informo
Naskiĝo 21-a de oktobro 1822
en Darmstadt, Germana Imperio
Morto 7-a de novembro 1871
en Würzburg, Germana Imperio
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Göttingen
Universitato de Giessen
Universitato de Tubingeno
Universitato de Würzburg
Profesio
Profesio kemiisto • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Adolph STRECKER (kompleta nomo: Adolph Friedrich Ludwig Ewald Strecker) estis organika kemiisto kiu studis la sintezon de la aminoacidoj per reakcio de aldehidoj kun amoniako kaj cianida acido kaj samtempe la malkomponadon de α-aminoacidoj en aldehidon, amoniakon kaj akvo, konatan kiel "Degradigon de Strecker". Li ankaŭ studis la malkomponadon de la hipurata acido per la nitrata acido kaj la apartigo de la kobalto kaj nikelo.

Krom tio li faris eksperimentojn kun la propionata acido, nitrosalikata acido, la acetamidoj, la piperino, la arbutino, guanino[2] kaj la taliaj oksidoj. Ĉi-lastaj komponaĵoj, tre toksaj, serioze pereigis lian sanon. Li ankaŭ studis la alizarinon[3] samkiel aliajn nitrogenbazajn tinkturojn, sed ankaŭ la analizan apartigon de la metaloj kaj donis la unuajn paŝojn por la organizado de la organometala kemio. En 1861, li konvertis guaninon en ksantinon[4] kaj teobrominon en kafeinon[5], por elmontri ke ili interrilatas.[6] Li estigis guanidinon per agado de la kalia klorato kaj klorida acido sur guanino.[7]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolfo Strecker estis filo de Ludwig Strecker, iu arkivisto laboranta por la granda duko de Hesio. Adolfo Strecker vizitis bazlernejon en sia naskiĝurbo Darmstadt ĝis 1838, tiam kiam li translokiĝis al la supera profesia lernejo. Post diplomiĝo en la mezlernejo, en 1840, Strecker komencis studi sciencon en la Universitato de Giessen, tie kie Justus Liebig estis profesoro. En aŭgusto 1842, Strecker ricevis sian doktorecan diplomon kaj komencis instrui en la Reĝa Lernejo, en Darmstadt. Komence, li rifuzis labor-proponon de Liebig, sed en 1846 li akceptis alian oferton kaj iĝis privata asistanto de la fama kemiisto en la Universitato de Giessen. Strecker finis sian kapabligon en 1848 kaj iĝis profesoro en la universitato. Strecker volis lasi Giessen-on interŝanĝe de posteno pli altvalora en la Universitato de Berlino, sed samepoke li aŭdis pri bona propono en la Universitato de Kristianio. Li kandidatiĝis kaj en 1851 li iĝis profesoro tie. En Norvegio, Strecker fokusiĝis sur organika kemio, entenante larĝan gamon da topikoj ekde organometala kemio ĝis naturaj produktoj. Estante en Norvegio, Strecker reiradis al Germanio dum pluraj libertempoj. En unu el liaj vizitoj al Darmstadt, li edziĝis en la 3-a de julio 1852. Bedaŭrinde lia edzino mortis en la 13-a de oktobro 1853 kaj en la 29-a de septembro 1855 li edziĝis duanupte. En 1860, okaze de la morto de Christian Gottlob Gmelin (1792-1860), li translokiĝis al la Universitato de Tubingeno kaj plenigis la vakantan postenon de la antaŭa profesoro. Tie li realizis siajn esplorojn pri guanino, ksantino, kafeino, teobromino kaj pri la toksaj taliaj oksidoj, kiuj serioze damaĝis lian sanon. En 1870, li translokiĝis al la Universitato de Würzburg, tamen, li semestro estis interrompita pro la Franco-Prusia Milito (1870-1871). Strecker iĝis oficisto dummilite kaj kun la militofino li revenis al la universitato, kie li komencis sian lastan semestron. Somere de 1871 li entreprenis amuzvojaĝon en Berchtesgaden, Bavario, tamen lia sano ekpereis. Strecker mortis en Würzburg tie kie li estas sepultita en la centra tombejo.

Sintezo de Strecker[redakti | redakti fonton]

formaldehidoamino-aceto-nitriloglicino

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]