Adolph Wagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adolph Wagner
Adolph Wagner.png
Persona informo
Naskonomo Adolph Heinrich Gotthilf Wagner
Naskiĝo 25-an de marto 1835 (1835-03-25)
en Erlangen
Morto 8-an de novembro 1917 (1917-11-08) (82-jara)
en Berlino
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Familio
Infano Cornelia Paczka-Wagner
Profesio
Profesio ekonomikistopolitikisto • universitata profesoro • statistikisto
v  d  r
Information icon.svg
Adolph Wagner, 1910

Adolph (ankaŭ: Adolf) Wagner (25-an de marto 1835 en Erlangen8-an de novembro 1917 en Berlino) estis germana ekonomikisto kaj pri financoj sciencisto. Li estas rigardata kiel reprezentanto de la ŝtatsocialismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolph Wagner apartenas – kun Gustav von Schmoller – al la plej gravaj ekonomikistoj de la Bismarck-epoko. Li estis membro en la „Unuiĝo por la socia politiko”. Li estis rektoro de la Friedrich-Wilhelms- (hodiaŭ Humboldt-) Universitato ĉe Berlino.

Wagner naskiĝis kiel filo de la medicinisto Rudolf Wagner. Li studis juron kaj ŝtatsciencojn, estis instruisto de la nacia ekonomio ĉe la komerca akademio en Vieno ekde 1858, ekde 1863 en Hamburgo, ekde 1865 plenranga profesoro en Dorpat, 1868 en Freiburg kaj 1870 en Berlino. En la unuaj jaroj de sia aktivado, li okupiĝis ĉefe pri la bank- kaj devizo-aferoj.

En oktobro de 1871, li prelegis en la Freie kirchliche Versammlung evangelischer Männer (Libera eklezia unuiĝo de evangeliaj viroj) pri la sociala demando, en kiu montriĝis grava diferenco inter lia vidmaniero kaj tiu de la germana liberkomerca skolo. H. B. Oppenheim nomis ideojn de la prelego „katedra socialismo“, je kio respondis Wagner en „publika letero“ (Berl. 1873).

Kvankam Wagner havis en 1872 fortan apogon de Schmoller, Held, Nasse kaj Brentano, tio baldaŭ vaporiĝis kaj li eĉ forlasis la unuiĝon.

Wagner estis gvida persono de la en 1881 establita Conservatives Central-Comitee (CCC). La CCC transformiĝis al antisemitisma Berlina Movado, en kiu Wagner kunlaboris ankaŭ kun Adolf Stoecker.

Dum la parlamenta elekto de 1884, Wagner formis programon, en kiu li parolis por la monarĥio kaj kontraŭ la parlamentismo kaj en kiu li postulis fortan reguligon kaj impostadon de la ekonomio kaj enkondukon de borsa imposto.

Li estis membro de 1882 ĝis 1885 en la prusa parlamento kaj ekde 1910 en la prusa supera ĉambro.

Ideoj[redakti | redakti fonton]

Wagner formulis la „leĝon de la kreskantaj ŝtataj elspezoj“. Liaj verkoj, ideoj antaŭpreparis la evoluon de la mon- kaj kredit-aferoj en Germanio kaj influis la notbankan politikon kaj la financan praktikon antaŭ la unua mondmilito.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Beiträge zur Lehre von den Banken (Leipzig 1857)
  • Die Geld- und Kredittheorie der Peelschen Bankakte (Wien 1862)
  • Die österreichische Valuta (Wien 1862)
  • Die Ordnung des österreichischen Staatshaushalts (Wien 1863)
  • Die Gesetzmäßigkeit in den scheinbar willkürlichen menschlichen Handlungen (Hamburg 1864).
  • Die russische Papierwährung (Riga 1868)
  • Lehrbuch der politischen Ökonomie (Leipzig 1870 ff.)
  • System der deutschen Zettelbankgesetzgebung (Freiburg i. Br. 1870, 2. Aufl. 1873)
  • Die Zettelbankreform im Deutschen Reich (1875).
  • Grundlegung der politischen Oekonomie, 2 volumoj, 1893
  • Das neue Lotterie-Anlehen und die Reform der Nationalbank, 1860 (ciferecigaĵo)
  • Die akademische Nationalökonomie und der Sozialismus, 1895
  • Allgemeine und Theoretische Volkswirtschaftslehre
  • Finanzwissenschaft, 4 volumoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]