Adolphe Menjou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolphe Menjou
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1890 (1890-02-18)
en Picburgo
Morto 29-an de oktobro 1963 (1963-10-29) (73-jaraĝa)
en Beverly Hills
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepatito vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Cornell • Cornell University College of Engineering • Culver Academies vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Kathryn Carver • Verree Teasdale vd
Profesio
Okupo ĝenra aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1914–1960 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolphe Jean MENJOU (18a de Februaro, 1890 – 29a de Oktobro, 1963) estis usona aktoro.[1] Lia kariero daŭris kaj por mutaj filmoj kaj por parolfilmoj. Li aperis en filmoj kiel tiu de Charlie Chaplin nome A Woman of Paris, en kiu li ludis la ĉefrolon; tiu de Stanley Kubrick nome Paths of Glory kun Kirk Douglas; de Ernst Lubitsch nome The Marriage Circle; The Sheik kun Rudolph Valentino; Morocco kun Marlene Dietrich kaj Gary Cooper; kaj A Star Is Born kun Janet Gaynor kaj Fredric March, kaj estis nomumita por Oskar-premio pro The Front Page en 1931.

Li estis katolika, kapitano de ambulancoj dum la Unua Mondmilito kaj ekstremdekstra ano de la Respublika Partio kaj arda opozicianto de la Demokrata Partio, kunlaboranto de la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco kaj akra kontraŭkomunisto de la konservativa Motion Picture Alliance for the Preservation of American Ideals kun John Wayne kaj Barbara Stanwyck inter aliaj. Pro siaj politikaj kredoj, li malbone rilatis ekzemple kun Katharine Hepburn, kun kiu li kunaperis en diversaj filmoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary Variety, 30a de Oktobro, 1963, p. 71.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]