Adolphine M. L. L. Dercks-Iansen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Adolphine M. L. L. DERCKS-IANSEN (1911 - mortis en novembro 1991 en Almelo, Nederlando) estis nederlanda esperantistino kun sia edzo J. F. C. M. Dercks starigis la Esperanto-Film-Grupon en Bergen op Zoom en 1947 kaj funkciigis ĝin ĝis 1952, produktante E-tekstlibretojn por amaso da propagandaj, instruaj kaj turismaj filmoj.

En 1950 ŝi kaj la edzo eldonis proprakoste la gravan libron Klasifo de Esperantaj temoj de Montagu Christie Butler. Ĝis la morto ŝi restis konata kaj populara aktivulo de la nederlanda movado kaj aktiva subtenanto de UEA.