Adorado de Triunuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adorado de Triunuo

Adorado de Triunuo (konata ankaŭ kiel Landauer-a Altarero; em germana: AllerheiligenbildLandauer Altar) estas ole-sur-panela pentraĵo de la germanrenesanca artisto Albrecht Dürer, realigita en 1511 kaj nun en la Muzeo de Arthistorio de Vieno, Aŭstrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La verko estis mendita de la riĉa komercisto Matthäus Landauer el Nurenbergo por kapelo dediĉita al la Sankta Triunuo kaj al Ĉiuj Sanktuloj en la Zwölfbrüderhaus ("Domo de la dekdu fratoj"), kiun li estis fondinta kun Erasmus Schiltkrot en 1501. La domo estis bonfara institucio kiu estis hejmo de ĝis dekdu metiistoj kiuj estis nekapablaj vivteni sin per sia laboro; Landauer mem loĝis tie ĉi el 1510 ĝis sia morto.[1]

La altarero estis mendita en 1508, sed estis liverita tri jarojn poste, kiam ĝi estis metita en la preĝejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La altaro ne havis moveblajn panelojn, kiel en nombraj antaŭaj similaj instalaĵoj, kaj estis enmetita en riĉa kadro, desegnita ankaŭ de Durero. Estas ĉizita priskribo de la Lasta Juĝo en la pinto de la kadro, kaj ĝi montras ankaŭ la blazonojn de la donacintoj.

La homamasa altarero priskribas la Triunuon, kun Dio Patro tenante krucon kun ankoraŭŭ vivanta Jesuo. Super ili, en hela nubo ĉirkaŭita de keruboj, estas la Sankta Spirito en formo de kolombo. Dio Patro portas imperian kronon kaj ampleksan orkoloran mantelon kun verda interno kaj subtenita de anĝeloj.

La artisto pentris amason de viraj kaj virinaj sanktuloj de la Ĉielo, inspirite de Aŭgusteno de Hipono, kiu estas estrita de Johano la Baptisto kaj de Virgulino Maria, respektive. Sube, homa amaso estas dividita inter religiaj viroj kaj virinoj (maldekstre, estritaj de la papo), kaj ŝtatanoj, estritaj de la Sankta Romia Imperiestro — nome divido simila al tiu kiu jam estis adoptita de Durero en la Festo de la Rozario (1506). Maldekstre, ĉe kardinalo kiu estas eble preĝante pro li, estas la aĝa Matthäus Landauer, kiu vestas riĉajn ornamojn kaj demetis sian ĉapelon. Kamparano, portanta ilon, reprezentas la malriĉajn klasojn. Dekstre estas mistera reĝino kies vizaĝo estas tute kaŝita per vualo, kiu lasas videblaj nur la okulojn.

La plej duba sekcio estas okupita de granda pejzaĝo mateniĝe super lago, inter montetoj, inspiritaj de pejzaĝoj de Albrecht Altdorfer kaj Joachim Patinir. Estas ankaŭ mem-portreto de Durero tenanta kartuŝon kiu enhavas la subskribon kaj daton:

Citaĵo
 ALBERTUS DURER NORICUS FACIEBAT ANNO A VIRIGINIS PARTU 1511 

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carty, 146

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carty, C. M. (1985). Albrecht Dürer's Adoration of the Trinity: a reinterpretation. Art Bulletin, 67: 146–153.
  • (2004) Porcu, Costantino: Dürer. Milan: Rizzoli.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]