Adorján Kesselyák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adorján Kesselyák
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1906 (1906-01-15)
en Uĵhorodo
Morto 25-an de novembro 1951 (1951-11-25) (45-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo zoologo • lerneja majstro
vdr

Adorján Kesselyák [keŝejAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kesselyák Adorján estis hungara zoologo, profesoro, biologo.

Adorján Kesselyák [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1906 en Hungara reĝlando en Ungvár (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio). Li mortis la 25-an de novembro 1951 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adorján Kesselyák akiris 2 diplomojn en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1928 kaj 1929, poste li plulernis 2 jarojn helpe de stipendio en Berlino. Inter 1934 kaj 1939 li instruis en la menciita universitato, poste unu jaron li laboris en Napolo. En 1938 li estis nomumita privata profesoro. Inter 1940 kaj 1951 li instruis en pedagogia altlernejo en Szeged kiel publika ordinara profesoro kaj katedrestro, tamen interrompo okazis en la studjaro 1948. Tiam li instruis en Cluj.

Li ricevis membrecon en akademio pri Sankta Stefano en 1947, fine li ricevis postmortan kandidatiĝon en 1952.

Li multe esploris biologiajn aspektojn de Tiso.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Miként fejlődhetett a Haplophthalmusok párzószerve? (1928)
  • Ideg nélküli embrió (1935)
  • Az állatok fejlődése (1943)
  • Állatrendszertani compendium főiskolai hallgatók számára (1948)

Fontoj[redakti | redakti fonton]