Adpozicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adpozicio (aŭ rolvorteto) estas ĝenerala vorto por du specoj de partikuloj, prepozicioj kaj postpozicioj. Ambaŭ montras la frazrolon de modifita substantivo aŭ substantivan sintagmon, simile kiel kazo-finaĵo. Krom la loko relative al la modifita vorto aŭ sintagmo, ambaŭ specoj de adpozicio estas esence samaj.

Ankaŭ ekzistas maloftaj lingvoj kun enpozicioj, rolvortetoj kiuj okazas ene de substantiva subfrazo. Ekzemple, en la aŭstralia lingvo Anindilyakwa, enpozicioj okazas tuj post la unua vorto en substantiva subfrazo, do en kompleksa subfrazo (kiuj havas tiulingvue ordon "adjektivo(j) + substantivo"), post la unua adjektivo (tamen je simpla substantivo, ili agas simple kiel postpozicioj). En la uto-azteka lingvo Tümpisa Shoshone (kie substantivaj subfrazoj havas ordon "substantivo + adjektivo(j)"), enpozicio okazas tuj post la ĉefa substantivo, antaŭ iuj ajn modifiloj.

Refero[redakti | redakti fonton]