Adrada de Pirón
Adrada de Pirón | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of Segovia (en) ![]() ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40192 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 40 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 3′ N, 4° 3′ U (mapo)41.051944444444-4.0508333333333Koordinatoj: 41° 3′ N, 4° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 019 m [+] | ||
Areo | 10 km² (1 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Adrada de Pirón [aDRAda depiRON] estas municipo en la centrosudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana.


Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,72 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 39 loĝantojn. Ĝi perdis 230 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 16 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Losana de Pirón (Torreiglesias), Cabañas de Polendos kaj Brieva. La loĝloko estas ĉe la ŝoseo SG-P-2222 kiu ligas Adrada de Pirón kun Brieva kaj Losana de Pirón.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj gravas piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.