Adresaro de Firmoj kiuj uzas Esperanton en la Internaciaj Rilatoj estas adresaro eldonita en 1960 de la Centro por Esperanto en Komerco, Industrio kaj Turismo (C.E.K.I.T).
La jena listo, subdividita laŭ firmoj, fakoj, varoj, kaj nacioj, montras la realigeblecon de tutmonda adresaro. Temas fakte pri prova listo, laŭ la librokovrilo.
„ La tiel nomata de la eldonistoj, prova listo, estas bone presita broŝuro, kaj tre bone ordigita laŭ nomoj de la firmoj, kaj, poste, laŭ alfabeta ordo de artikloj kaj specialaĵoj, kaj donas tre bonan impreson je la unua rigardo.
La surprizo povas veni, kiam en la komerco kun alia lando oni uzadas trian lingvon nekomunan kun malfacilaĵoj, ĉar tiam, se, hazarde, ni trovos en tiu libreto
ke nia kliento scipovas Esperanton, imagu ke la negocoj povos multobliĝi.
Anoncoj, senpage. CEKIT meritas ĉiujn subtenojn kaj, por la venonta dua eldono
estas promesitaj m ultegaj pliaj firmoj, en ĉiuj landoj.
Industriistoj, komercistoj kaj turistaj agentoj, skribu tuj. ”