Adriaen van Ostade
Adriaen van OSTADE (baptita kiel Adriaen Jansz Hendricx la 10-an de decembro 1610 - entombigita la 2-an de majo 1685) estis nederlanda ora epoko- pentristo de ĝenraj verkoj, montrante la ĉiutagan vivon de ordinaraj viroj kaj virinoj.
Li estis ĝenropentristo el Haarlem, kie li laboris sian tutan vivon. Li ofte pentris satirajn scenojn de kamparana vivo. Lia frato Isaac van Ostade ankaŭ estis fama pentristo.
Oni atribuas al li preskaŭ 1000 pentraĵojn prezentantajn la ĉiutagan vivon de la loĝantoj de Nederlando. Temis ĉefe pri popolaj scenoj, plej ofte el la vivoj de almozuloj kaj vagabondoj, konataj kiel gueuseries. Liajn pentraĵojn dominas majstre kaj humure prezentitaj scenoj de kamparanaj dometoj, tavernoj kaj gastejoj. Ni vidas fumantojn en nebulo, drinkulojn, kartludantojn, vilaĝajn muzikistojn, festantojn, kverelojn kaj batalojn.
Post 1650, la artisto komencis pentri scenojn kun grandaj figuroj, ofte metitaj ene de fenestrokadroj. Li uzis malfortajn kolorojn, foje heligitajn per lokaj makuloj de pli helaj koloroj. Li havis signifan influon sur la ĝenropentraĵon de Harlemo.






Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Works by Adriaen van Ostade in the Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa
- Works by Adriaen van Ostade in the Art Museum of Estonia
- Works by Adriaen van Ostade in the University of Michigan Museum of Art Arkivigite je 2024-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
- "Adriaen van Ostade online"
- Literature on Adraen van Ostade[rompita ligilo]
- A book with etchings by Andriaen van Ostade

