Adrian Ludwig Richter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edziĝa Procesio en Printempa Pejzaĝo

Adrian Ludwig RICHTER (n. la 28-an de septembro 1803 - m. la 19-an de junio 1884) estis germana pentristo kaj akvafortisto. Li naskiĝis en Dresdeno kaj estis la filo de la gravuristo Karl August Richter, el kiu li ricevis artan instruadon. Li ankaŭ estis grave influita de Erhard kaj Daniel Chodowiecki.

Li estis la plej populara, kaj iasence la plej tipa germana desegnisto de la mezo de la 19-a jarcento. Liaj verkoj estas tiom tipe germanaj kiom ekzemple la fabeloj de la fratoj Grimm. Richter vizitadis Italion inter 1823 kaj 1826. En 1828, li laboris kiel desegnisto por fabrikejo en Meissen, kaj li en 1841 fariĝis profesoro kaj estro de la pejzaĝa ateliero de la akademio de Dresdeno. La artgalerio de Dresdeno nun entenas unu el liaj plej bonaj kaj tipaj pentraĵoj : Edziĝa Procesio en Printempa Pejzaĝo. Richter devis ĉesi pentri en 1874 pro okulmalsano. Li eniris pensionon en 1877 kaj mortis en Loschwitz, apud Dresdeno.