Adrien Proust

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrien Proust
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1834 (1834-03-18)
en Illiers-Combray
Morto 26-an de novembro 1903 (1903-11-26) (69-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Edz(in)o Jeanne-Clémence Proust
Infanoj Marcel Proust • Robert Proust
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto • patologo
vdr

Adrien PROUST (Illiers, 18a de Marto 1834 - Parizo, 1903) estis franca kuracisto, konata pro sia profesia laboro kaj pro sia politika agado dum la Tria Respubliko kaj ĉar li estis la patro de la verkisto Marcel Proust.

Li laboris inter la hospitalo Hôtel-Dieu de Parizo, la Fakultato de Medicino de Sorbono kaj la Publika Administracio, kiu fidis al li kelkajn misiojn por eviti la pesto kaj la ĥoleron. En 1869, li estis sendita en misio al Rusio kaj Persio por fari studojn pri la ĥolero; tiukadre, li vizitis ankaŭ Atenon, Konstantinopolon, Mesinon kaj kelkajn lokojn en Germanio.[1][2]

Gabriel García Márquez, en sia romano Amo en la tempoj de ĥolero citas Proust kiel "la plej bonkvalita epidemiologo siatempa".

Proust edziĝis en 1870 al Jeanne Weil, kaj la paro havis du filojn, nome Marcel (1871) kaj Robert (1873, same kuracisto kaj eldonisto de la korespondado de sia frato). Marcel portretis en "Reserĉe al la perdita tempo" sian patron kiel homo priokupita kaj severa, kontraŭa principe al la decido de sia filo dediĉi sin al la literaturo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Des différentes formes de ramollissement du cerveau. 1862
  • De l'aphasie. 1872
  • La défense de l'Europe contre le choléra. 1873
  • Essai sur l'hygiène internationale, ses applications contre la peste, la fièvre jaune et le choléra asiatique. 1873
  • Traité d'hygiène publique et privée, 1877.
  • La défense de l'Europe contre le choléra, 1892.
  • La défense de l'Europe contre la peste, 1897.[3][4]
  • L'hygiène du neurasthénique (1900)

Notoj[redakti | redakti fonton]