Adrien de Gerlache

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrien de Gerlache
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1866 (1866-08-02)
en Haselto
Morto 4-an de decembro 1934 (1934-12-04) (68-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Alma mater École polytechnique de Bruxelles
Familio
Infano Gaston de Gerlache
Okupo
Okupo mararmea oficiro • esploristo • diplomato
vdr

Adrien Victor Joseph de Gerlache de Gomery (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1866 en Haselto, mortis la 4-an de decembro 1934 en Bruselo) estis belga esploristo kaj oficiro de la belga mararmeo. Li gvidis la belgan ekspedicion de 1897-1899 al Antarkto. Li kaj liaj kunuloj estis la unuaj homoj, kiuj travintris en Antarkto.

Lia junaĝo[redakti | redakti fonton]

De Gerlache naskiĝis en Haselto sed studis aplikitajn sciencojn en la Libera Universitato de Bruselo. Dum siaj ferioj li helpis en transatlantikaj oceanŝipoj. Post siaj universitataj studoj li aliĝis al la belga mararmeo, por povi studi en la marista instituto de Ostendo. Post kiam li atingis la gradon de ĉefleŭtenanto, li devis servi sur la hidrografia ŝipo Belgique. Dum tiu servado atingis lin la ideo organizi ekspedicion al Antarkto.

Lia unua ekspedicio[redakti | redakti fonton]

En 1896 de Gerlache aĉetis la en Norvegio konstruitan balenĉasŝipon Patria, kiu post profunda rekonstruo estis baptita Belgica. Kun plurnacia skipo li forlasis Antverpenon la 16-an de aŭgusto 1897.

En januaro 1898 Belgica alvenis ĉe la marbordo de Graham-lando. De Gerlache nomis la markolon inter la bordo de Grahamlando kaj pli okcidenta insularo la Markolo Belgica. Poste oni rebaptis ĝin al Markolo de Gerlache. Notinte sur la mapon kelkajn insulojn kaj doninte al ili nomon la ekspedicianoj transiris la sudan polusan cirklon la 15-an de februaro 1898.

La 28-an de februaro 1898 la ŝipo kaptiĝis en la glacio. Kvankam la ŝipanaro faris ĉion por provi liberigi ĝin, ili ne sukcesis. Finfine ili komprenis, ke ili devos travintri sur Antarkto. Du monatojn poste, la 17-an de majo 1898, komenciĝis la polusa nokto, kiu daŭris ĝis la 23-a de julio 1898. Dum la sep venontaj monatoj la ŝipanaro vane provis liberigi la ŝipon. Pluraj inter ili freneziĝis, inter ili belga maristo, kiu forlasis la ŝipon, kaj diris, ke li iras hejmen.

Finfine, la 15-an de februaro 1899, ili povis tiri la ŝipon en malgrandan kanalon, kiun ili estis fosintaj en la antaŭaj semajnoj. Daŭris preskaŭ unu monaton por ŝipi proksimume dek unu kilometrojn. Je la 14-a de marto 1899 ili sukcesis forlasi la glacimaron kaj en la 5-a de novembro 1899 Belgica denove atingis Antverpenon.

En 1901 de Gerlache publikigis sian verkon Dek kvin monatojn en Antarkto.

Lia posta vivo[redakti | redakti fonton]

De Gerlache partoprenis en pluraj aliaj ekspedicioj, kiel:

Adrien de Gerlache estis bona amiko de alia esploristo kaj esperantisto Charles Lemaire, kies nomon li donis al Lemaire-markolo en Antarkto.

Adrien de Gerlache mortis en Bruselo la 4-an de decembro 1934.