Adstringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Adstringa)

Adstringa (kuntira, el la latina adstringere „kuntiri“) karakterizas sangum-malpliigan substancon, kiu sur vundita haŭto aŭ mukomembrano koagulas proteinojn kaj formas per ili maldikan kovran membranon. Tia substanco helpas regeneradon de la haŭto kaj taŭgas por traktado de kronikaj inflamiĝoj kaj vundoj.

En kosmetiko, adstringaj materialoj estas uzataj por produktado de ŝvit-baraj deodorantoj.

Ekzemploj de adstringaj substancoj estas arĝenta nitrato (bismutaj, aluminiaj, plumbaj kaj zinkaj saloj), toluenaj kaj fenolsulfonataj polikondensatoj (Polikresulo) kaj natura tanino.

Oni tiun ĉi epiteton ankaŭ por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiuj havas same kuntiran efikon en la buŝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]