Adukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adukto (latine: adductus) estas en kemio aldonprodukto de du aŭ pli malsamaj molekuloj, rezultante en unu sola reakcisubstanco enhavanta ĉiujn atomojn de la komencaj komponaĵoj. La rezulto konsideratas ian distingan molekulan specion. Kelkaj ekzemploj estas la adukto inter la natria peroksido kaj natria karbonato por estigi la natrian perkarbonaton, kaj la adukto inter la natria bisulfito kaj unu aldehido donante sulfonaton.

Preskaŭ ĉiam, aduktoj formiĝas inter unu acido de Lewis kaj unu bazo de Lewis. Alia bona ekzemplo estas la adukto estigita inter la borano (acido de Lewis) kaj la oksigenatomo sur la bazo de Lewis de la kvarhidrofurano estigante la kompleson BH3•O(CH2)4, kaj la duetila etero kun borano estigante BH3•O(CH3CH2)2.