Adurthi Subba Rao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adurthi Subba Rao
Persona informo
ఆదుర్తి సుబ్బారావు
Naskiĝo 16-an de decembro 1912 (1912-12-16)
en Raĝamahendravaram
Morto 1-an de oktobro 1975 (1975-10-01) (62-jaraĝa)
en Ĉenajo
Lingvoj teluguatamila vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Kolegio Sankt-Ksavero (St. Xavier's College) en Mumbajo vd
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adurthi Subba Rao (telugue ఆదుర్తి సుబ్బారావు, naskiĝis la 16-an de decembro 1912 en Raĝamahendravaram, mortis la 1-an de oktobro 1975 en Ĉenajo) estis barata verkisto kaj reĝisoro.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 1967, li estis gajninto de la Nacia Filmpremio por la plej bona longa filmo en la telugua pro la filmo Sudigundalu, kiun li reĝisoris.

Krome jam antaŭe, en 1957 por la filmo Thodi Kodallu li ricevis atestilon de merito por la dua plej bona longa filmo, en 1958 por la filmo Mangalya Balam ricevis atestilon de merito por la plej bona longa filmo kaj en 1959 por la filmo Nammina Bantu honoriĝis per arĝenta medalo de la prezidanto por plej bona longa filmo. En 1962 por la filmo Kula Gothralu, reĝisorita de Kotayya Pratyagatma, li honoriĝis kiel produktisto, en 1963 por la filmo Mooga Manasulu kaj en 1964 por la filmo Doctor Chakravarthy honoriĝis per atestilo de merito por la tria plej bona longa filmo kadre de la sama Nacia Filmpremio, ĉiam kiel reĝisoro.

Aldone li honoriĝis per la filmpremioj Nandi Awards kaj Filmfare Awards South.