Advanced Packaging Tool
Advanced Packaging Tool | |
---|---|
Lasta stabila versio | 2.6.0 |
Programlingvo | C++ |
Permesilo | GPLv2 aŭ sekva |
Retejo | tracker.debian.org/pkg/apt |
Advanced Packaging Tool aŭ APT estas pakaĵa administrilo uzata de Debian kaj operaciumoj bazitaj sur ĝi (kiel Ubuntu).
APT-on oni komence projektis por funkcii per .deb-pakaĵoj en Debian-sistemoj, sed nun estis adaptita por funkcii per pakaĵoj Red Hat Package Manager per la ilo apt-rpm, kaj por funkcii en aliaj operaciumoj kiel Mac OS X (vidu Fink). En sistemoj havantaj pakaĵ-mastrumadon bazita sur la formato .deb, kiel Debian, APT estas interfaco por dpkg.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
La deponejo de la projekto Debian enhavas pli ol dekmilon da disponeblaj pakaĵoj. Por ekhavi aliajn pakaĵojn, aliaj deponejoj aldoneblas al APT-fontoj (listigitaj en la dosiero /etc/apt/sources.list). Problemoj povas okazi, kiam pluraj fontoj ofertas samnomajn pakaĵojn. Sistemoj kun tiaj potencialaj konfliktoj povas uzi APT-markojn por kontroli, kiuj fontoj preferindas.
Aldone al retaj deponejoj, lumdiskoj kaj aliaj datumportiloj uzeblas kiel APT-deponejoj. Elŝuteblaj Debian-lumdiskoj enhavas APT-deponejojn. Tiel senretatingaj sistemoj povas ĝistatiĝi.
Pakaĵmastrumaj programaroj[redakti | redakti fonton]
Pluraj grafikaj interfacoj por APT ekzistas, interalie:
apt-get[redakti | redakti fonton]
apt-get estas la pakaĵmastruma programaro en komandlinia interfaco provizita kun la pakaĵo apt de debian. Ĝi estas verŝajne la plej uzata programo.
Ekzemple, por instali pakaĵon oni tajpas apt-get install pakaĵon, por forigi ĝin apt-get remove pakaĵon, kaj por ĝisdatigi la fontojn apt-get update.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|