Adveniat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Episkopa Agado Adveniat (de lat. Adveniat regnum tuum „Alvenu Via regno“ el la Patro nia) estas la episkopa helporganizaĵo por Latinameriko de la katolika eklezio en Germanujo. La organizaĵo havas sian sidejon en Essen. Sub la esprimo Adveniat-Agado oni komprenas aron da aranĝaĵoj, kiujn la organizaĵo Adveniat organizas dum la tempo de "advento" kunlabore kun multaj episkopujoj de Germanujo, por atentigi pri la mizeroj en Latinameriko kaj la laboro de la organizaĵo, por tiamaniere akiri mondonacojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]