Aelfgifu de Northampton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aelfgifu de Northampton
Reĝedzino de Anglio, Danio kaj Norvegio
Knuto estas kronata de anĝeloj dum li kaj Ælfgifu prezentas la Winchester-krucon, ĉirkaŭ 1031
Knuto estas kronata de anĝeloj dum li kaj Ælfgifu prezentas la Winchester-krucon, ĉirkaŭ 1031
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 990
en Anglio
Morto post 1040
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Jelling vd
Patro Ælfhelm vd
Patrino Wulfrun (?) vd
Edz(in)o Knuto la Granda
Infanoj Harold Harefoot • Svein Knutsson vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Aktiva en Norvegio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aelfgifu (n. ĉirkaŭ 990, m. post 1040) estis anglosaksa nobelino kaj la unua edzino de Knuto la Granda.

Ŝia patro estis Aelfhelm de Jorko kiu estis embuskita kaj mortigita dum ĉasado en 1006. Ethelred la Malpreta blindigis ŝiajn du fratojn Ulfegeat kaj Wulfegeat.

Inter 1004 kaj 1016 Kanuto edziĝis al Aelfgifu. Ŝi kaj Kanuto havis du filojn:

  • Svein (ĉ.1016-ĉ.1036)
  • Harold Harefoot (ĉ. 1015-1040), kiu estis reĝo de Anglio ekde 1035

En 1030 Kanuto sendis Aelfgifu kaj Svein al Norvegio kiel regantoj de tiu lando, sed ili estis ege malmildaj kaj postulis pezajn impostojn. La popolo ribelis kaj forpelis ilin en 1034 aŭ 1035. Svein mortis en Danio pro vundoj.

Kanuto mortis en 1035. Ne post 1036 Aelfgifu revenis al Anglio, kaj helpis sian filon Harold Harefoot sekvi Kanuton kiel reĝo de Anglio.