Aelle (Sussex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aelle estis, laŭ la anglosaksa kroniko kaj la historiisto Bede (historiisto), la unua anglosaksa reĝo de Sussex, kiu regis de 477 al eble 514. Tamen eblas ke li estis legenda.

Laŭ Bede, la anglosaksoj sude de la Humber (rivero) agnoskis Aelle kiel superulo.

Laŭ la Anglosaksa Kroniko, en 477 Aelle alvenis al Sussex kun siaj tri filoj Cymen, Wlencing kaj Cissa kaj alteriĝis proksime al Selsey. Li tuj venkis la britojn (nomatajn "kimroj"). En 485 li denove venkis ilin, kaj en 491 Aelle kaj Cissa sieĝis Andredes Cester (romian fortikaĵon Anderitum en la nuna Pevensey), kaj mortigis ĉiujn loĝantojn.