Aenne Biermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aenne Biermann
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1898 (1898-03-08)
en Goch
Morto 14-an de januaro 1933 (1933-01-14) (34-jaraĝa)
en Gera
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo fotisto
vdr
Portreto de la memo, 1931

Aenne BIERMANN (naskiĝinta la 3-an de marto 1898 en Goch kun la nomo Anna Sibylla Sternefeld, mortinta la 4-an de januaro 1933 en Gera) estis germana fotistino de la skolo de Neue Sachlichkeit.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Anna Sibylla Sternefeld estis la tria infano el juda fabrikestra familio. En 1920 ŝi edziniĝis al Herbert Biermann, kiu ankaŭ havis tre similan familian fonon (lia patro estis la aĉethalestro Max Biermann). Kun li ŝi translokiĝis al Gera kaj havis du infanojn.

Pianokordoj, 1928
Ŝia libro 60 Fotos de 1930

Estante aŭtodidaktulino ŝi malkovris por si je la komenco de la 1920aj jaroj la fotografian arton. Unue ŝi limiĝis je enfamiliaj temoj, poste ŝi koncentriĝis pri plantoj kaj aĵoj ĉiutagaj, ekz. la hejma piano.[1]; finfine la geologo Rudolf Hundt petis ŝin fari klaregajn kaj detalegajn fotojn de la de li kolektitaj mineraloj. Ene de mallonga tempo ŝi fakuliĝis pli kaj pli kaj metis sin sub la stilajn proponojn de Neues Sehen kaj de Neue Sachlichkeit.[2] Ŝia verkaro ampleksas aĵfotaĵojn, portretojn, pejzaĝojn kaj artistajn aĵpentraĵojn fotajn. Ŝi evoluis novan perspektivon je arkitekturo ĉe la najabaraj konstruaĵoj, fiksis pejzaĝojn en emociaj bildkomponado kaj portretis homojn disde la sobo aŭ la malsobo liverante interesajn bildeltiraĵojn de ili. Ŝi ankaŭ eksperimentis per variaj eksponoj, kolaĝoj kaj ravigaj speguligoj.

En 1928 Biermann havis sian unuan ekspozicion pri grandformataj plantofotoj en la Grafika ateliero de Günther Franke en Munkeno kaj baldaŭ poste si publikigis gravajn observojn siajn en la fakperiodaĵo Das Kunstblatt. En 1930 okazis en Jena la unua vere granda ekspozicio de ŝiaj verkoj. Karakterizas ŝiajn agadojn la makrokaptoj de personoj kaj aferoj. Same kiel Lucia Moholy, Florence Henri kaj Germaine Krull ŝi ade ĉeestis internaciajn fotajn ekspoziciojn de la fruaj 1930aj jaroj. Inter 1929 kaj 1931 la temaro eĉ pligrandiĝis kaj la kaptoj ekz. de la bulvardoj parizaj kiel ankaŭ la nudaĵfotoj kun fortaj lumaj konstrastoj kaj ekstremaj bildtranĉaĵoj modernas kaj okulfrapas eĉ hodiaŭ.

Ŝi mortis en la aĝo de nur 34 jaroj pro hepata malsano, kelkajn tagojn antaŭ la potencakiro de la nazioj. Ties kruelaĵojn faritajn ankaŭ kontraŭ siaj familianoj kaj la senproprietigon ŝi ne plu travivis. Ŝia viro kaj la infanoj sukcesis elmigri al Palestino. Sed la arkivo kun ĉ. tri miloj da negativoj konfiskitis en Triesto kaj resenditis al Germanujo; ĝi ne plu reaperis.[3]

Vilao Biermannen 2015

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La Muzeo pri Aplikita arto (Gera) dediĉas al la artistino propran salonon kun daŭra elmontrado; ekde 1992 ĉiun duan jaron ĝi aljuĝas la Aenne-Biermann-premion pri germana nuntempa fotografiarto. En al urbokvartalo Lusan (Gera) nomitis lernejo por ŝi (kiu intertempe fermitis). En la 5.12.2009 la popola altlernejo surloka ekportis la nomon "Aenne Biermann".[4] Jam ekde 2008 veturilo de la tramaro de Gera nomiĝis por ŝi. Ekspozicioj pri la verkaro de Biermann okazis i.a. en 2002 en Deutsches Museum (Munkeno) kaj en 2003 kaj 2007 ĉe Sprengel-muzeo en Hanovro.[5] Tezoron da 24 laborajoj, 11 negativoj kaj 17 etformataj arkivkopioj i.a. havigis al si la Muzeo Ludwig en Kolonjo kio montritis en 2018 al la publiko.[6] Prezentado ampleksa kun ĉ. cento da fotoj kaj diversaj arkivaĵoj originante ĉefe el la Fondaĵo Wilde videblis inter julio kaj oktobro 2019 ĉe la munkena Pinakothek der Moderne.[7]

La vilao familia en Gera (urbokvartalo Untermhaus) aŭkcie venditis en la jaro 2019; ĝi malkonstruotas.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Mir ist so kühl" gazetartikolo de SZ
  2. "A. Biermann. Vertrautheit mit den Dingen"
  3. Hans-Peter Jakobson: Fasziniert vom Eigenleben der Dinge. Zum 75. Todestag der Geraer Fotografin Aenne Biermann. Ĉe: Ostthüringer Zeitung, 12.1.2008.
  4. Sylvia Eigenrauch: Volkshochschule Gera heißt Aenne Biermann. Ĉe: Ostthüringer Zeitung, 7.12.2009.
  5. Aenne Biermann ĉe kunstaspekte.de
  6. [1]
  7. "Aenne Biermann. Vertrautheit mit den Dingen"
  8. "Fotovilla in Gefahr"

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Aenne Biermann. 60 Fotos. Mit einer Einleitung von Franz Roh, Gestaltung: Jan Tschichold, Klinkhardt & Biermann, Leipzig 1930
  • Ute Eskildsen (eld.): Aenne Biermann. Fotografien 1925 - 33 (= Serie Folkwang), Berlin: Nishen, 1987, ISBN 978-3-88940-019-2 und ISBN 3-88940-019-1
  • Ute Eskildsen: Biermann, Aenne, ĉe: Jutta Dick/Marina Sassenberg (eld.): Jüdische Frauen im 19. und 20. Jahrhundert, Rowohlt, Reinbek 1993, ISBN 3-499-16344-6, S. 67–70
  • Kai Uwe Schierz (eld.): Wunder über Wunder. Wunderbares und Wunderliches im Glauben, in der Natur und in der Kunst, Kerber Verlag, Bielefeld 2007, ISBN 978-3-86678-115-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aenne Biermann en la germana Vikipedio.