Saltu al enhavo

Aera kaj kosma armeo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aera kaj kosma armeo (Francio)
Aera kaj kosma armeo (Francio)

Jaroj 1912-nuntempo
Lando Francio
Subiĝas al Franca Respubliko
Parto de Francaj Armitaj Fortoj
Grandeco 44 121 homoj (2023)
Komandestro Jérôme Bellanger ekde 2024
vdr
Chasseur Rafale de la Franca Aerarmeo.

La Aera kaj kosma armeo (france Armée de l'Air et de l'espace) estas la aerforto de la Francaj Armitaj Fortoj, kiun ĝi komponas kune kun la Terarmeo, la Mararmeo, la Nacian Gvardion kaj la Ĝendarmaron de la Franca Respubliko. La Prezidento de Francio estas la estro de la armitaj fortoj kun la titolo chef des armées (ĉefo de la armeoj).

La Franca Aerforto estis formita en 1909 kiel Service Aéronautique (aviadila servo), nome serva branĉo de la Franca Armeo, kiu poste sendependiĝis kiel militista branĉo en 1934. La nombro de funkcieblaj aviadiloj ene de la Franca Aerforto estas varia depende el la fonton, tamen fontoj el la Franca Ministerio de Defendo havigis ciferon de 658 aviadiloj en 2014.[1][2] La Franca Aerforto havas 225 batalaviadiloj funkcieblaj, el kiuj majoritato estas 117 Dassault Mirage 2000 kaj 108 Dassault Rafale.[3] Je 2017, la Franca Aerforto havis dungite totalon de 41 160 regula personaro. La rezervuloj de la aerforto konsistis el 5 187 personoj de la Operaca Rezervo.[4]

  1. "Annuaire statistique de la défense 2013–2014" Arkivigite je 2020-05-30 per la retarkivo Wayback Machine 10a de julio 2014 (Alirita la 29an de januaro 2019)
  2. "Annuaire statistiques de la défense 2012–2013" Arkivigite je 2013-10-01 per la retarkivo Wayback Machine 4a de junio 2013 (Alirita la 29an de januaro 2019)
  3. [ https://www.dassault-aviation.com/wp-content/blogs.dir/2/files/2019/01/DASSAULT-AVIATION-Financial-Release-January-7-2019.pdf DASSAULT AVIATION Group] (Alirita la 29an de januaro 2019)
  4. "Key defence figures 2014" (PDF). Defense.gouv.fr. Arkivita el la clés de la Défense - 2014 (GB).pdf originalo (PDF) la 13an de decembro 2014. (Alirita la 29an de januaro 2019)