Aerkuracloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aerkuracloko estas tia loko, kie nekutime pura estas la aero, tial la loko estas taŭga por medicina terapio (ekzemple kadre de kuracrestado).

Tiuj lokoj troviĝas precipe en montaro inter arbaroj. Plej ofte ministoj pretendas tiun terapion. La aerkuracloko ne nur havas medicinan signifon sed ĝenerale altiras turismon. Tiu loko estas Farkasgyepű en Hungario.

Alispecaj aerkuraclokoj troviĝas interne de grotoj, kie la aero estas pli pura, ol ekstere. Tiaspeca loko estas en Tapolca, kie en la groto estas sufiĉa loko por litoj, kie kuŝas la malsanuloj por difinita tempo. Ekstere estas speciala hospitalo baze de la groto.