Aerobiko
Aerobiko[1] estas gimnastiko, kiu aktivigas la spiradon kaj la histan oksigen-saturadon per moviĝo kun muziko, ofte en grupo. La koreografiitaj ekzercoj estas miksaĵo inter tradicia gimnastiko kaj danco.
Aerobiko estis disvolvita en Usono kaj populariĝis mondvaste en la 1980-aj jaroj per konataj aktorinoj kiel ekzemple Jane Fonda.
Notoj
- ↑ Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto (Granda Vortaro Germana-Esperanto) de Erich-Dieter Krause. Hamburg: Buske 2007. Granda Vortaro Ĉina-Esperanta de Wang Chongfang. Ĉina Esperanto-Eldonejo 2007.