Aesch ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo ZH en Aesch ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Aesch..

Aesch ZH
Blazono de Aesch ZH
Blazono de Aesch ZH
Turetdomo (Türmlihaus) en la centro de Aesch
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dietikon
Koordinatoj  47° 20′ 14″ N 8° 26′ 18″ O / 47.33722 °N, 8.43833 °O / 47.33722; 8.43833 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 14″ N 8° 26′ 18″ O / 47.33722 °N, 8.43833 °O / 47.33722; 8.43833 (mapo)
Areo 5,24 km²
Alteco 540 m super marnivelo
Poŝtkodo 8904
Komunumkodo 0241
Mapo de Aesch
vdr

Aesch ZH estas la plej malgranda komunumo de la distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 994 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aesch situas iomete altigita en terentrogo sude de Birmensdorf ĉe la monto Islisberg. Najbaraj vilaĝoj estas en la Kantono Argovio Arni, Islisberg, Oberwil-Lieli kaj en Kantono Zuriko Birmensdorf, kaj en unu punkto Wettswil ĉe Albis kaj Bonstetten. Triono de la komunuma tereno estas arbara kaj pli ol la duono servas al agrikulturo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Komunuma domo kaj poŝtoficejo de Aesch

Tra la vilaĝo pasas ĉefvojo, tra kiu ĝis somero 2009 pasis multe da multe da transirtrafiko al la aŭtovojoj A3 kaj A4. La nuntempe konstruata okcidenta ĉirkaŭigo de Zuriko pasos per tunelo sub Aesch kaj estonte liberigos la komunumon de la plej terura trafiko, kaj peras al ĝi en proksimeco alveturejon al la nacia aŭtovjo A4.

Per poŝtaŭtobuslinioj al Zuriko-Wiedikon kaj al Birmensdorf Aesch estas bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis en la vilaĝo spurojn de romiaj setlejoj oriente de la hodiaŭa vilaĝo. Unua dokumenta mencio de la komunumo datiĝas de la jaro 1124, kiam la Monaĥejo Engelberg estis bienposedanto en Aesch. Per la konkero de Argovio Aesch fariĝis parto de la zurika regejo, kion ĝi restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Inter 1798 kaj 1803 ĝi estis parto de la distrikto Mettmenstetten kaj poste estis integrita al la distrikto Zuriko. Per la novstrukturigo de la zurikaj distriktoj ĝi fariĝis la 1-an de julio 1989 parto de la nova distrikto Dietikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Aesch

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]