Aesculus × carnea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aesculus × carnea

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Sapindacoj, Sapindaceae
Subfamilio: Hippocastanoideae '
Specio: Aesculus x carnea , karnokolora eskulo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karnokolora eskulo, karnokolora ĉevalkaŝtanokarnokolora hipokaŝtano latine Aesculus × carnea , estas foliarbo el la genro Eskulo (Aesculus), kiu ofte estas plantita en parkoj de Mezeŭropo. La planto estas hibrido el la balkandevena Aesculus hippocastanum kaj nordamerika ruĝa eskulo (Aesculus pavia).

La karnokolora eskulo estas fekunda hibrido, kiu oni trovis en 1818 la unuan fojon; la hibrido produktas ĝermeblajn semojn.

karnoruĝa eskulo
frukto de la karnokolora eskulo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La somerverda arbo atingas alton de ĝis 22 metroj kaj trunkan diametron de ĉ. 60  cm. La arbo estas relative malrapide kreskanta kaj vivas ne tre longe. Por uzi ĝin kiel arbo en parko ĝi estas greftita sur ordinara ĉevalkaŝtano. La krono estas densa. La arboŝelo junaĝe estas malhelverda kaj poste ĝi fariĝas ruĝece bruna kun multaj lenticeloj; ofte formiĝas baze de la trunko lignokropojn. La folitigo longas ĝis 23 cm. La folietoj estas oblongaj ĝis eliptaj. Ili longas 8 ĝis 15 cm. Rande ili estas noĉitaj.

La helruĝaj floroj staras en pedunkloj, kiuj longas maldense de 12 ĝis 20 cm. En Mezeŭropo la arbo floras meze de majo. La globformaj kapsulfruktoj estas glataj kaj iomete malpligrandaj ol ĉe la ordinara ĉevalkaŝtano. En la frukto estas du ĝis tri malgrandaj brunaj semoj.

La kromosomonombro estast 2n = 80.

Bredadformoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj varioj de Aesculus × carnea. Jen elekto de gravaj tipoj::

  • Aesculus × carnea 'Briotii': Tiu ĉi formo ekestis 1858 en Francujo. Tiu vario kreskas pli rapide. La folioj estas brilaj ankaŭ la floroj estas brile ruĝaj. La formo estas tre ŝatata kiel arbo en parkoj kaj apud stratoj.
  • Aesculus × carnea var. plantierensis (sin.: Aesculus × plantierensis ANDRÉ) kun helruĝaj floroj.
  • Aesculus × carnea var. purpurea kun intense purpura koloro de la floroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]