Aethelfryth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aethelfryth (aŭ Etheldreda, n. ĉ. 636, m. la 23-an de junio 679) estis anglosaksa sanktulino, abatino de Ely, Cambridgeshire, Anglio, kaj edzino de Ecgfrith, reĝo de Northumbria. Ŝi estas foje konata kiel Sankta Audrey.

Familio

Ŝi estis filino de Anna, kiu regis East Anglia de ĉ. 636 al sia morto en 653, duomfratino de Sankta Saethryth, kaj fratino de

Frua vivo

Aethelfryth naskiĝis verŝajne ĉe la vilaĝo Exning, Suffolk. Ĉ. 652 ŝi edziĝis al Tondberct kiu regis, aŭ estis princo de, la marĉ-regiono (angle, the Fens) de orienta Anglio. Tamen ŝi persvadis sian edzon respekti ĵuron de porĉiama virgeco kiun ŝi faris antaŭ la edziĝo. Kiam li mortis en 655, ŝi retiriĝis al la insulo Ely, kiu estis edziĝa donaco fare de ŝia edzo.

Edziĝo al Ecgfrith de Northumbria

En 660, pro politikaj kialoj, ŝi edziĝis al Ecgfrith, filo de Oswiu, reĝo de Northumbria, kaj denove petis ke ŝia edzo respektu ŝian ĵuron.

En 670 Ecgfrith heredis la tronon de Northumbria. Subtenata de Sankta Wilfrid, Aethelfryth iĝis monaĥino, malgraŭ la kontraŭo de Ecgfrith. Tio estigis la longan kverelon inter Ecgfrith kaj Wilfrid. Laŭ unu fonto, en 672 Ecgfrith, kiu bezonis heredonton, deziris fine amorplenumi la geedziĝon kaj eĉ penis subaĉeti Wilfrid por ke tiu persvadus Aethelfryth konsenti, sed Wilfrid rifuzis. Ecgfrith malsukcese klopodis forrabi Aethelfryth de ŝia monaĥejino. Ŝi eskapis, helpe de mirakla tajdenfluo, kune kun du monaĥinoj, kaj fuĝis al Ely. Ecgfrith edziĝis duan fojon, al Eormenburg, kaj en 678 forpelis Wilfrid de Northumbria.

Abatino de Ely

En 673 Aethelfryh fondis abatejon ĉe Ely. Ŝia fratino Seaxburh eniris la abatejon kaj sekvis ŝin kiel abatino. En 679 ŝi mortis ĉe Ely, kie ŝi entombiĝis.