Aethelheard (Wessex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aethelheard
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 749 (0749-11-30)
Morto 30-an de novembro 739 (0739-11-30) (-10-jaraĝa)
Etno Saksoj vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Gefratoj Cuthred • Æthelburg of Wessex vd
Edz(in)o Frithugyth vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aethelheard (m. 740) estis reĝo de Wessex, Anglio ekde 726.

Eble li estis la bofrato de sia antaŭulo Ine. Estas neniuj informoj pri lia deveno.

En 726 Ine abdikis por pilgrimi al Romo. Estis neniu klara sekvanto, kaj, laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Ine diris nur ke li konfidis la regnon al "pli junaj viroj". Aethelheard kaj Oswald pretendis la tronon. Verŝajne Oswald havis la pli grandan rajton ĉar, laŭ la Anglosaksa Kroniko, li devenis de Ceawlin kiu regis Wessex dum la malfrua 6-a jarcento. Tamen, eble helpe de Aethelbald, reĝo de Mercia (la plej potenca anglosaksa reĝo de la epoko), Aethelheard sukcesis. Preskaŭ certas ke li agnoskis Aethelbald kiel sia superulo. Malgraŭ tio, Aethelbald forprenis parton de norda Wessex, inkluzive la reĝan bienon ĉe Somerton, Somerset.

La Anglosaksa Kroniko raportas ke Frithugyth, la edzino de Aethelheard, pilgrimis al Romo en 737.