Afŝaridoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Afŝarida Imperio en ĝia plej granda etendiĝo

La Afŝaridoj (perse: سلسله افشار) estis irana dinastio de Ĥorasano, de la afŝara tribo, kiu regis la persan imperion en la 18-a jarcento, epoko kiam la Sasanida Imperio atingis sian plejan pinton. La dinastio komenciĝis kun Nadir Ŝaho, kiu sin proklamis Ŝaho en 1736 venkante al Tahmaspo la 2-a. Li entreprenis militon kontraŭ la paŝtunoj de Afganio, konkerante Kandaharon. En 1738 ĝi invadis Hindion, amasmortigante la plimulton de la loĝantaro de Delhio kaj atingante grandan militakiron, kiu inkluzivis la legendan tronon de la meleagro kaj la diamanto Koh-i-Noor. La disrabataj riĉaĵoj estis tiom multaj ke Nadir ne forigis la impostojn dum tri jaroj. Ĉi tiu dinastio translokigis la ĉefurbon al Maŝhado kaj favorigis la sunaistojn.