Alternativo por Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el AfD)
Alternativo por Germanio
Alternative für Deutschland
Emblemo de Alternativo por Germanio
politika partio en Germanio
Lando  Germanio
Estro Alexander Gauland
Jörg Meuthen
Fondiĝo La 6-an de februaro 2013
Ĉefa sidejo Schillstraße 9
10785 Berlin
Ideologio Eŭro-skeptiko
naciismo
popola naciismo
nacikonservismo
dekstropopolismo
ekonomiliberalismo
kontraŭvirinismo
kontraŭislamismo
Internacia aliĝo Eŭropo de Libero kaj Rekta Demokratio
Eŭropo de Nacioj kaj Libero
Ĵurnalo AfD Kompakt
Junulara organizaĵo Junge Alternative für Deutschland (JA)
Retejo http://www.alternativefuer.de/
vdr
Alternativo por Germanio
Alternative für Deutschland
emblemo
politika partio en Germanio
Komenco 6-a de februaro 2013 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Ideologio

Eŭroposkeptikismonacia konservativismo • dekstra popolismo • etna naciismokontraŭfeminismo • ekonomia liberalismo • germana naciismorekta demokratioislamofobio • neado de klimata ŝanĝiĝo

Moto Mut zur Wahrheit
Fondinto(j) Bernd Lucke vd
Ĉefestro(j) Tino Chrupalla • Alice Weidel • Jörg Meuthen • Alexander Gauland • Bernd Lucke • Frauke Petry • Konrad Adam vd
Membro de Eŭropa Alianco de Popoloj kaj Nacioj • Idento kaj Demokratio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Alternativo por Germanio (germane Alternative für Deutschland, AfD) estas dekstra popolisma politika partio en Germanio. Ĝi havas ĉirkaŭ 25.000 membrojn (januaro 2017)[1] Ĝis nun ĝi nek havas nek iam havis leĝan respondecon en Germanio.

AfD estas ofte kritikita pro rilato kun dekstra ekstremismo, speciale pri rilato kun PEGIDA.[2] Politike, AfD reprezentas pozicion de dekstra ekstremismo en Germanio, tial ĝi ofte rilatas kun NPD (novfaŝisma politika grupo) kaj aliaj dekstraj ektremistaj grupoj.[3]

Programo [4][redakti | redakti fonton]

Laŭ la aktuala programo (1a de majo 2016) postulas AfD „fermon de la eksteraj limoj de EU“ por rifuĝintoj. Por tiuj ĝi preferas „sekurajn centrojn ekster Eŭropo“ protektatajn de UN aŭ EU. AfD volas anstataŭ enmigrado en Germanion plialtigi naskokvanton de germanaj virinoj por ke loĝantaro en Germanio ne malkresku. Ĝi postulas ke tromulta enmigrado el kaj EU kaj ekster EU limiĝu laŭ „kvalitaj kriterioj“. Ĉefe la enmigradon de islamanoj ĝi malvolas kaj volas haltigi islamiĝon en Germanio.

La populareco de AfD en la parlamentaj balotoj (2017), evidente la plej grandan apogon ĝi ricevis en la iamaj landoj de la GDR
La populareco de AfD en la parlamentaj balotoj (2013), evidente la plej grandan apogon ĝi ricevis en la iamaj landoj de la GDR
Björn Höcke - germana instruisto kaj politikisto. Li gvidas la turingian filion de la Alternativo por Germanio
Georg Pazderski, unu el la gvidantoj de Alternativo por Germanio el la lando Berlino, li estas kolonelo kaj poldevena

En familia politiko nur estu la tradicia modelo (patro, patrino, gefiloj) ŝtate subtenita. En eduka politiko restu/reestu apartaj lernejoj por handikapitaj kaj malsame saĝaj infanoj (ne-inkluda sistemo).

Pri EU postulas AfD ke la Eŭropaj nacioj rehavu pli da potenco de EU. Pri la komuna Eŭra valuto ĝi preferas rehavi nacian (germanan) valuton por ne malprofiti pro la Sudeŭropaj Eŭraj landoj. Almenaŭ estu referendumo pri tio. AfD volas entute pli da referendumoj en Germanujo, do „rektan demokration“.

Pri internaciaj komerckontraktoj la partio postulas ne subiri germanajn normojn do kontraŭas kontraktojn kiel TTIP‘n. Ekonomie ĝi poras socialan ekonomion sen multa ŝtata influo sed ankaŭ la en 2015 enkonduktitan minimuman salajron.

AfD kontraŭas la (nuntempe ne prenitajn) impostojn heredan kaj kapitalan. Ĝi volas plifortigi la NATO’n per plifortigi germanan armeon sed kontraŭas krei Eŭropan armeon. Laŭ ĝi germanaj viroj devige reservu dum kelkaj monatoj en armeo (kion ili ne plu devis ekde 2012). Ĝi postulas plibonigi la german-rusan rilaton.

Pri energia politiko preferas AfD forigi subvencion por renovigeblaj energioj kaj plilongigi uzrajton por nukleenergio (kiu en Germanio finiĝis en 2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

AfD fondiĝis en 2013 de interalie Bernd Lucke kiel partio konservema, Eŭro-skeptika kaj ekonomiliberala. En la postaj jaroj ĝi fariĝis pli kaj pli nacikonservema kaj dekstropopolisma. Tial fondinto Lucke kaj aliaj forlasis[5] ĝin kreante novan partion[6] Alfa kiu transnomiĝis al LKR (liberalaj konservemaj reformistoj). Al AfD membriĝis multaj naciismaj parte naziaj homoj kiel Björn Höcke (germana instruisto kaj politikisto. Li gvidas la turingian filion de la Alternativo por Germanio). La estraro de AfD jam provis eligi lin pro liaj naziaj paroloj sed ne sukcesis.

Balotoj [7][redakti | redakti fonton]

En la Parlamenta baloto en Germanio 2013 ĝi akiris 4,7% de la voĉdonoj kaj per tio ĵus maltrafis deputi parlamentanojn. Dum la postaj federaciaj balotoj ĝi atingis rezultojn inter 4,1% ĝis 24,2%. En la Eŭropaj balotoj 2014 ĝi akiris 7,1%. Intertempe forlasis la partion pluraj ĝiaj deputitoj. Aktuale (januaro 2017) AfD havas 2 de 96 germanajn eŭropajn deputitojn kaj 147 de 1855 deputitojn en federaciaj parlamentoj.

Internacia aliĝo[redakti | redakti fonton]

AfD partoprenis kaj okazigis jam plurajn renkontiĝojn kun aliaj Eŭropaj naciismaj partioj kiel en januaro 2017 en Koblenz (Germanio).[8] Tie partoprenis franca Front National, itala Lega Nord, nederlanda PVV kaj aŭstra FPÖ. Ĉiuj tiu membras en eŭropa frakcio “Eŭropo de Nacioj kaj Libero” pro kio ŝajnas ke AfD planas membriĝi al ĝi.

Esperanto kaj Alternativo por Germanio[redakti | redakti fonton]

Friedrich Josef Dörr, esperantisto, prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (1979-94). Kiel politikisto la 26-an de marto 2017 nome de la dekstra partio Alternativo por Germanio (AfD) li elektiĝis ano de la Parlamento de Sarlando, marto 2017

Per memlernado, li lernis la francan, hispanan, italan, jidan, rusan kaj Esperanton.

Dörr estis vicprezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo de 1978 ĝis 1979 kaj ties prezidanto de 1979 ĝis 1994. Li restis estrarano de Sarlanda Esperanto-Ligo ĝis hodiaŭ (2017).

Li studis Esperanton en la Eötvös-Universitato en Budapesto kaj tie diplomiĝis per laboraĵo titolita "Baza vortprovizo de Esperanto cele al instruado". Por la Akademio Internacia de Sanmarino (AIS) li verkis disertacion pri "La lingvaj teorioj de Karolo Piĉ", kiun li sukcese defendis en 2008.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]