Afero Tarija

El Vikipedio, la libera enciklopedio

El 1825 al 1826, la tiama vilaĝo Tarija [taRIĥa], poste urbo, kaj teritorioj apartenantaj al sia partio (tiam tenencia de gobierno) kaj aliaj de la najbara departemento Potosí, estis celo de disputo por ties posedo inter la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata kaj la tiam ĵus sendependigita Respubliko Bolivio. La konflikto solviĝis definitive en 1889.

Fine de la 18a jarcento la areo apartenis al la zono de Potosí. En 1807 pro ordono de la reĝo de Hispanio ĝi estis trapasata al la areo de Salta. Malferma konsilantaro malakceptis la decidon plenumi la reĝan ordonon de 25a de julio de 1808, kaj sendis peton al la reĝo por ke tiu petu al la papo (ĉar temis ankaŭ pri aparteno al la ekleziaj dividoj) nuligu la dependon de Tarija al Charcas ĉar veturi tien al Salta estis multe pli malfacile ol alveni al Ĉukisako. La koresponda papa buleo por tiu modifo de la limoj de diocezoj, ne povis esti elsendita ĉar la papo Pio la 7-a estis arestita de Napoleono Bonaparte. La 25an de junio de 1810 la konsilantaro de Tarija estis el la unuaj kiuj aliĝis al la Maja Revolucio. Tamen la nova argentina registaro ne ŝanĝis la situacion kaj en 1814 la reĝo Fernando la 7-a nuligis ĉian ŝanĝon. Dum la Argentina Milito por Sendependiĝo Tarija estis okupita de trupoj reĝistaj kaj patriotaj diversajn fojojn el 1812 al 1817. Denove en 1824 kaj 1825. La 6an de aŭgusto de 1825 naskiĝis la Respubliko Bolivio sen inkludi ankoraŭ Tarija, sed foje deputitoj de Tarija petis aligon al Bolivio. Pro ordono de Simón Bolívar de 17a de novembro 1825, Tarija restis de Argentino, sed la toriĥanoj plupetis disigon el Salta.

Malkontento pluis kaj la 25an de aŭgusto de 1826 la malferma konsilantaro deklaris la aligon al Bolivio. La 3an de oktobro de 1826, Antonio José de Sucre, akceptis la deputitojn el Tarija al la konstitucia kongerso de Bolivio. Pro la Brazil-Argentina Milito la argentina registaro ne povis kontraŭstari kaj la areo restis por Bolivio. Juan Manuel de Rosas deklaris milton la 19an de majo de 1837 kontraŭ la Peru-Bolivia Konfederacio, kiu invadis areojn de norda Argentino kaj postulis denove la departementon de Tarija. En 1838 okazis venkoj de la boliviaj armeoj; en 1839 la fina venko de argentinanoj, sed popola konsulto en Tarija decidis resti en Bolivio.

LA afero restis sub konflikto ĝis interkonsento de 1889, modifita en 1891 kaj validita ekde la 10an de marto de 1893, krom definitivaj interkonsentoj de 1904 kaj 1925.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]