Affensteine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto "rokoformacio Affensteine.
Vido al parto de Affensteine

Affensteine estas la nomo de fama rokoregiono en Elba Grejsmontaro. Ĝi situas dekstre de la rivero Elbo, inter la valo Kirnitzschtal en la nordo kaj la vilaĝo Schmilka en la sudo. Kune kun la apuda rokoformacio Schrammsteine ĝi okupas areon de proksimume 12 km².

La nomo Affensteine, origine Aufensteine, ne rilatas al simioj (germane Affen), sed al gufoj ("Auf" estis malnova germana vorto por "Uhu" = gufo). Tiuj birdoj iam vivis tie en abunda kvanto. Affensteine do signifas Gufaj Rokoj.

La areo de tiu rokaro etendiĝas norde de la linio, kiun formas la vojoj Reitsteig, Zurückesteig kaj Schrammsteinweg, inter la ravino "Schwarzes Loch" en la okcidento kaj la monto Kleiner Winterberg en la oriento.

La rokoj staras en ĉeno kaj formas kvazaŭ muron. Horizontala terasoforma ŝtupo ilin dividas je du etaĝoj. Sur tiu ĉi (ofte tre mallarĝa) "teraso" oni povas iri laŭ belega migrovojeto kun pluraj imponaj longadistancaj vidoj al aliaj partoj de la montaro. La menciita teraso, kies nomo estas "Obere Affensteinpromenado", estas atingebla trans multaj aventurecaj suprenvojoj; ekzemple: Großer Dom, Kleiner Dom kaj Wilde Hölle. La rokofendoj etendiĝas plej ofte en vertikala direkto. Al grimpantoj ili ofertas malmultajn eblecojn por apogo. En tiu rokoregiono koncentriĝas granda parto el la malfacilaj kaj postulemaj grimpovojoj de la montaro. La plej gravaj rokopintoj estas Bloßstock, Kreuzturm, Domwächter, Rohnspitze, Brosinnadel, Frienstein, Bergfried. La plej alta roko estas Carolafelsen kun alteco de 458 metroj. Ĝi estas atingebla por migrantoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.