Afgana tapiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Afganaj virinoj el la okcidenta parto de la lando montrantaj tradiciajn Adraskanajn Afganajn tapiŝojn.

Afgana tapiŝo estas tipo de manteksita plankokovranta tekstilaĵo tradicie farita en Afganio.[1] Multaj el la Afganaj tapiŝoj estas teksitaj ankaŭ de Afganaj rifuĝintoj kiuj loĝas en Pakistano.[2] En 2008, 2013 kaj 2014, Afganaj tapiŝoj ricevis internaciajn premiojn, en evento kiu okazas ĉiujare en Hamburgo, Germanio.[3] La Afganaj tapiŝoj estas ĉefe produktitaj en norda kaj okcidenta Afganio, fare de variaj etnaj grupoj sed ĉefe fare de Turkmenoj.[4]

Unu el plej ekzotaj kaj distingaj el ĉiuj orientaj tapiŝoj estas la ŜindandaAdraskana (nomitaj laŭ lokaj Afganaj urbonomoj), teksitaj en la Provinco Herat, en okcidenta Afganio. Strangaj plilongigitaj homaj kaj animalaj figuroj estas ties subskriba markilo. Tiu tapiŝoj estas vendataj tra tuta Afganio sed ĉefe en Mazar-i Ŝarif.

Alia ero de la Afgana tapiŝaro estas la Beluĉaj tapiŝoj, ĉefe Beluĉaj preĝotapiŝoj. Ili estas faritaj de afganaj Beluĉoj en la sudokcidenta parto de la lando.

Variaj vegetaloj, kaj aliaj naturaj kolorigiloj estas uzataj por produkti la riĉajn kolorojn de la afganaj tapiŝoj. Tiuj tapiŝoj estas ĉefe de mezgrandaj ampleksoj. Oni uzas multajn modelojn kaj kolorojn, sed la tradicia kaj plej tipa estas tiu de oklatera elefantspuro (Buĥaro), ofte kun ruĝa fono. la teksistoj produktas ankaŭ aliajn tapiŝajojn de nomada vivostilo, kiaj tendosakoj kaj ceremoniaj tapiŝaĵoj.

Laŭ la informo de la Usona Ministerio pri Laboro de 2014 pri infanlaboro kaj deviga laboro, Afganio estas unu el la 74 landoj listigitaj kun registrita grava okazado de infanlaboro en la fabrikado de tapiŝoj.[5]

La fama Buĥara bildo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Afghans sell $1.7m carpets at Dubai conference", Pajhwok Afghan News, 12 October 2012. Kontrolita 2014-01-16.
  2. Afghan rugs
  3. "Afghanistan grabs carpet Oscar award", Pajhwok Afghan News, 16a de Januaro 2014. Kontrolita 2014-01-16.
  4. Afghan carpet. Encyclopædia Britannica. Alirita 2014-01-16.
  5. List of Goods Produced by Child Labor or Forced Labor

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]