Afiŝulino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝulino
okupo
Informoj
vdr

Afiŝulino estas ulino, ofte sed ne nepre manekeno aŭ famulino, desegnita aŭ fotita en pozo seksalloga. Oni nomas ilin tiel ĉar tiuj desegnoj aŭ fotoj estas kutime afiŝataj sur banala muro.

Stereotipa afiŝulino de la 1950-oj

Tiu koncepto disvolviĝis en Usono en la frua 20-a jarcento sub la nomo de Gibson Girls (Gibson-ulinoj, laŭ la nomo de la kreinto) kaj multaj anglalingvaj terminoj tiam ŝprucis : Pretty Girls, Varga Girl, Christy Girl, ktp... ĝis la vorto Pin-up girl (afiŝulino aŭ ulino puŝnajlita [sur muro])» stabiliĝis en 1941 kaj baldaŭ alilingven disvastiĝas la vorto kaj la koncepto. Ankaŭ la unuaj viraj afiŝuloj ekaperas.

Ora epoko[redakti | redakti fonton]

La ora epoko de afiŝula komerco komencas ĉirkaŭ 1941 kaj trafos grandan sukceson dum pli ol du jardekoj. Ĝi simbolis fantazian, idealan sekssimbolon, parenca al la stereotipo de fatalulino[1]. La defio por la kreintoj konsistis el prezenti ulinon milde provokeman kaj dezirvekan sen fali en vulgareco. La materialo povus ŝanĝiĝi (afiŝo, gazeto, kalendaro, vinjeto...) sed la stereotipo restis egala. Dum la Dua mondmilito, afiŝulinoj estis videblaj sur la fuzelaĝo de militaviadiloj kaj estis tre popularaj ĉe la soldatoj kiuj foje estis en virvira ĉirkaŭaĵo. Poste, ili estis daŭre kunligitaj kun transportiloj sur aŭtomobilo aŭ tipe en ŝarĝaŭta stirejo. Multaj famulinoj kiaj aktorinoj aŭ kantistinoj iĝis fotitaj kvazaŭ afiŝulino.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Dum la modo pri afiŝulinoj suferis ondokavon post la mez-jarcento kiam ili estis amase produktita, ĝi iĝis parto de populara kulturo kaj fariĝis fama stereotipo kiun artistoj emas referenci. La maljuna kaj eksa karaktero de afiŝulinoj instigas kreistojn reviziti la modon propramaniere. Retejoj kiel SuicideGirlsModernpinup estas famaj ekzemploj de retejoj kiuj uzas tiun fakon.

Kelkaj desegnistoj[redakti | redakti fonton]

Afiŝulino desegnita de Patrick Hitte.

1850 ĝis 1930 :

1930 ĝis 1970 :

ekde 1970 :

Kelkaj afiŝulinoj[redakti | redakti fonton]

Rita Hayworth
Gene Tierney
Lauren Bacall
Linda Darnell

Fikciaj afiŝulinoj :

Aktorinoj :

Kantistinoj :

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1971-, Buszek, Maria Elena,. (2006) Pin-up grrrls : feminism, sexuality, popular culture. Durham: Duke University Press, p. 43. ISBN 0822337347. OCLC 62281839.