Afri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Afridi)

Afri (singulare Afer) estis Latina nomo por la loĝantoj de Afriko, referencante en sia plej ampleksa senco al ĉiuj landoj sude de Mediteraneo (Antikva Libio).[1][2] Latin-parolantoj dekomence uzis afer kiel adjekto, signife "el Afriko". Kiel nomo, ĝi indikas indiĝenon de Afriko, t. e., afrikanon.

Afri, Afridi, aŭ Ifren estas la nomo de tribo kiu loĝis en Nordafriko kaj pli precize en la regiono de Kartago (antikva grava urbo de la aktuala Tunizio). Tiu nomo estus la origino de la vorto «Afriko».[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Georges, Karl Ernst (1913–1918). "Afri". In Georges, Heinrich. Ausführliches lateinisch-deutsches Handwörterbuch (Germane) (8a eld.). Hannover. [1] Arkivigite je 2016-01-16 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Septembro 2016.
  2. Lewis, Charlton T.; Short, Charles (1879). "Afer". A Latin Dictionary. Oxford: Clarendon Press. [2] Alirita la 5an de Septembro 2016.
  3. (angle) Daniel Don Nanjira, African Foreign Policy and Diplomacy: From Antiquity to the 21st Century, eld. ABC-CLIO, Santa Barbara, 2010, p. 17 [arkive] [3] Alirita la 5an de Septembro 2016.