Afrika Ĉarto pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj
Afrika Ĉarto pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj aŭ Afrika Ĉarto pri Rajtoj kaj de Homoj kaj de Popoloj (konata ankaŭ kiel Ĉarto de Banĝulo) estas internacia juro por homaj rajtoj kiu estis intencita por helpi kaj protekti la homajn rajtojn kaj la bazajn liberecojn en la afrika kontinento, kontraŭ koloniismo kaj cionismo.
Ĝi aperis danke al la etoso de la Organizaĵo por Afrika Unueco (poste anstataŭata de Afrika Unio) kiu, ĉe sia Asembleo de Ŝtatestroj kaj Registarestroj de 1981 en Najrobio, adoptis rezolucion alvokante por la kreado de komitato de espertuloj por skizi kontinent-nivelan ilon por homaj rajtoj, simila al tiuj kiuj jam ekzistis en Eŭropo (Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj) kaj en Ameriko (Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj).
La Afrika Komisiono pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj, formiĝis en 1987 kaj nune havas sidejon en Banĝulo, Gambio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- African Charter on Human and Peoples' RightsArkivigite je 2012-07-19 per la retarkivo Wayback Machine
- African Commission on Human and Peoples' Rights
- Decisions of the Sixth Ordinary Session of the Executive Council Arkivigite je 2015-09-22 per la retarkivo Wayback Machine