Afrika Komisiono pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrika Komisiono pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj
komisiono
Komenco 1987 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Afrika Komisiono pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj (AKHPR) estas preskaŭ jura organismo taskigita per la helpo kaj protekto de kolektivaj kaj homaj rajtoj tra tuta Afriko same kiel per la interpretado de la Afrika Ĉarto pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj kaj la konsiderado de individuaj plendoj de rompoj de la Ĉarto.

La Komisiono originiĝis per la validigo, la 21an de oktobro 1986 de la Afrika Ĉarto (adoptita de la OAU la 27an de junio 1981). Kvankam ties aŭtoritato kuŝas sur sia propra traktato, nome la Afrika Ĉarto, la Komisiono informas al la Asembleo de Ŝtatestroj kaj Registarestroj de la Afrika Unio (iam la Organizaĵo por Afrika Unueco). Ties unuaj membroj estis elektitaj de la 23a Asembleo de Ŝtatestroj kaj Registarestroj de OAU en Junio 1987 kaj la Komisiono estis formale instalita por la unua fojo en la 2a de novembro tiujare. Dum la du unuaj jaroj de ekzistado, la Komisiono estis bazita sur la Sekretariaro de OAU en Adis-Abebo, Etiopio, sed en Novembro 1989 ĝi translokiĝis en Banĝulon, Gambio. La AKHPR estu distingita el la Afrikunia Komisiono, ĉar la Sekretariaro de OAU estis renomita ekde la kreo de la Afrika Unio.

La Komisiono kunsidas dufoje jare: kutime en Marto aŭ Aprilo kaj en Oktobro aŭ Novembro. Unu el tiuj kunsidoj okazas kutime en Banĝulo, kie sidejas la Sekretariaro de la Komisiono; la alia povas okazi en ajna afrika ŝtato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ankumah, Evelyn A., African Commission on Human and Peoples' Rights, Kluwer, 1996
  • Bösl, A & Diescho, J., Human Rights in Africa. Legal perspectives on their protection and promotion, with a foreword by Desmond Tutu, Macmillan 2009.
  • Murray, RH. Human Rights in Africa: From the OAU to the African Union, Cambridge University Press, 2004.
  • Evans, MD & Murray, RH (Eds.), The African Charter on Human and Peoples' Rights: The System at Work, Cambridge University Press, 2002.
  • Evans, MD & Murray, RH (Eds.), The African Charter on Human and Peoples' Rights (Second Edition): The System in Practice 1986–2006, Cambridge University Press, 2008.
  • Murray, RH & Evans, MD (Eds.), Documents of the African Commission on Human and Peoples' Rights, Hart Publishing, 2001.
  • Numerous academic articles on the jurisprudence of the African Commission published in the African Human Rights Law Journal
  • Reports and information about the ACHPR from the International Service for Human Rights Arkivigite je 2013-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
  • Reports of ACHPR cases published in the African Human Rights Law Reports
  • Regular updates of news on the ACHPR published by the Netherlands Quarterly of Human Rights

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]